china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Politikoj elmetitaj de Centra Komitato de KPĈ depost 16-a Kongreso
(GMT+08:00) 2007-09-03 16:15:07

En la jaro 2002 la Komunista Partio de Ĉinio okazigis la 16-an Tutlandan Kongreson. En la postaj jaroj la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio elmetis politikojn, kiuj temas pri praktikado de la scienca koncepto de disvolvo, fortigo de la partia regada kapablo kaj konstruado de la socialisma harmonia socio.

En la 2-a sesio de la 16-a Tutlanda Kongreso de KPĈ oni pasigis la dokumenton, kiu emfazas ŝanĝi plu funkciojn de la registaro, bonigi la administran manieron kaj laborstilon, altigi administran efikon kaj formi bonkondutan, akordan, justecan, travideblan kaj altefikan administran sistemon.

La 3-a sesio rimarkigis, ke oni devas persisti en la popol-orientiĝo, komplete starigi koncepton de la akorda kaj daŭrigebla disvolvo kaj akceli ampleksan evoluon de la ekonomi-socio kaj popolo. Tio estas la scienca koncepto pri disvolvo, unuafoje elmetita de KPĈ en dokumento.

La 4-a sesio decidis enfokusigi konstruon de KPĈ sur la regadan kapablon. Ĝi emfazis gravecon kaj urĝecon de la fortigo de la partia regada kapablo kaj elmetis la ideon de scienca kaj demokratia regado.

La 5-a sesio elfaris grandiozan planon pri ekonomi-socia disvolvo en la dua jarkvino de la nova jarcento. Ĝi rimarkigis, ke Ĉinio devas teni relative rapidan ekonomian kreskon en la periodo de la 11-a 5-jara plano, rapidigi ŝanĝon de la ekonomia kreskmaniero, altigi sendependan kreivon, akceli akordan disvolviĝon de kamparo kaj urboj, intensigi konstruon de la harmonia socio kaj profundigi la reformadon kaj malfermon.

La 6-a sesio decidis, ke Ĉinio reliefigos konstruon de la socialisma harmonia socio kun la celo, ke en la jaro 2020, la demokratia leĝsistemo perfektiĝu, rajtoj kaj interesoj de la popolo estu efektive respektataj kaj garantiataj; diferenco inter urboj kaj vilaĝoj kaj inter diversaj regionoj en la evoluo malgrandiĝu, kaj la konvena elspeza distribuo fundamente formiĝu; la socia dungado estu relative kontentiga, kaj la socia garantia sistemo plejparte fondiĝu; la baza publika servo kompletiĝu; la servo kaj administro de la registaro multe progresu; la popola kvalito evidente altiĝu, kaj la rilatoj inter homoj harmoniu; kreiva lando fundamente konstruiĝu; la socia administra sistemo perfektiĝu, kaj la socio estu bonorda; la ekologia medio evidente boniĝu.

Koncernaj Novaĵoj
Komento
 
 
�ޱ����ĵ�

pli>>
China Radio International
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040