Ministronivela Konferenco de APEK |
|
(GMT+08:00) 2007-09-05 10:24:48 |
Ministronivela Konferenco estas grava parto de la decidfara mekanismo de la organizo Azi-Pacifika Ekonomia Kunlaboro. Ĝi okazas ĉiujare antaŭ la Neoficiala Konferenco de Gvidantoj de Membroj de APEK. Ĝia ĉeftasko estas fari necesan preparon por la okazigo de la Neoficiala Konferenco de Gvidantoj, efektivigi diversajn celojn, pasigitajn en la Neoficiala Konferenco de Gvidantoj, diskuti pri gravaj ekonomiaj problemoj de la propra regiono kaj decidi kunlaborajn enhavojn de la organizo. Al la Ministronivela Konferenco ĉeestas eksteraferaj ministroj (krom ĉinaj Hongkong kaj Taiwan) kaj eksterkomercaj, ekonomiaj aŭ komercaj ministroj de membroj de la organizo (ĉinaj Hongkong kaj Taiwan sendas delegitojn). La 1-a Ministronivela Konferenco okazis en Kanbero, 1989. |