Kunveno de Altrangaj Oficistoj de APEK |
|
(GMT+08:00) 2007-09-05 14:47:17 |
Kunveno de Altrangaj Oficistoj, iniciatita en 1989, estas la kunordiga organizo de APEK. Ĝi okazas 3 aŭ 4 fojojn en ĉiu jaro kaj respondecas pri efektivigo de decidoj, faritaj en la Neoficiala Konferenco de Gvidantoj kaj la Ministronivela Konferenco, ekzamenado de aranĝoj de laborgrupoj kaj sekretariejo, preparado por la Neoficiala Konferenco kaj la Ministronivela Konferenco kaj sekvaj agadoj. La kunveno havas 4 komisionojn kaj 11 fakajn laborgrupojn. La 4 komisionoj estas Komisiono pri Komerco kaj Investado, Ekonomia Komisiono, Komisiono pri Ekonomia kaj Teknika Kunlaboroj kaj Komisiono pri Buĝeto, kaj la 11 fakaj laborgrupoj temas respektive pri industria tekniko, disvolvo de homa resurso, energio, protektado de oceanaj resursoj, telekomuniko, trafiko, turismo, fiŝkaptado, komerca akcelo, kunlaboro de agrikultura tekniko, malgrandaj kaj mezaj entreprenoj. |