Komerca Konsilio de APEK |
|
(GMT+08:00) 2007-09-06 15:41:44 |
Komerca Konsilio estas konstanta organizo de APEK. Novembre de 1995 en la japana urbo Osako ĝi fondiĝis kiel Pacifika Komerca Forumo. Ĝia ĉeftasko estas elmeti ideojn kaj proponojn rilate al liberaj komerco kaj investado, ekonomiaj kaj teknikaj kunlaboroj, kreado de favora komerca cirkonstanco ene de APEK kaj prezenti konsultiĝan raporton al la Neoficiala Konferenco de Gvidantoj kaj la Ministronivela Konferenco. La Komerca Konsilio celas instigi komercistojn partopreni la kunlaboran procezon de APEK. Ĉiu membro de la organizo rajtas sendi al la konsilio tri komercistajn reprezentantojn. Sekretariejo de la konsilio portempe troviĝas en Manilo kaj estas finance subtenata de membroj per kotizo. La ofico de prezidanto de la konsilio estas alterne portata de gastiganto de la Neoficiala Konferenco. La konsilio okazigas ĉiujare 3 aŭ 4 regulajn kunvenojn kaj la dialogon kun gvidantoj de membroj de la organizo dum la Neoficiala Konferenco. |