Kunveno de Administrantoj de Malgrandaj kaj Mezaj Entreprenoj |
|
(GMT+08:00) 2007-09-06 15:43:05 |
Kunveno de Administrantoj de Malgrandaj kaj Mezaj Entreprenoj estas establita kun la celo serĉi kampojn, kiuj influas disvolviĝon de tiuj ĉi entreprenoj, kunordigi politikojn kaj rimedojn kaj diskuti pri fortigo de kunlaboro en tiuj ĉi kampoj, por antaŭenpuŝi kunan disvolvon de tiuj ĉi entreprenoj. En tiu ĉi regiono 95% de entreprenoj estas malgrandaj kaj mezaj, kaj 80% de laborfortoj estas dungataj de tiuj ĉi entreprenoj. Ili okupas 30% ĝis 60% de la totala produktvaloro kaj 35% de la eksporto de tiu ĉi regiono. |