china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Pintkunveno de APEK direktos atenton al klimato kaj ekonomio
(GMT+08:00) 2007-09-07 15:21:32

La 15-a Neoficiala Konferenco de Gvidantoj de Membroj de Azi-Pacifika Ekonomia Kunlaboro okazos en la 8-a kaj 9-a de septembro en Sidnejo. Al la konferenco ĉeestos gvidantoj aŭ delegitoj de la 21 membroj de tiu ĉi organizo. Ili diskutos pri la klimata ŝanĝiĝo, dohaa intertraktado, regiona ekonomia integrigo kaj aliaj problemoj.

Ĝenerale la politika situacio en la mondo estas stabila. Ekonomio stabile kreskas kaj regiona kunlaboro profunde disvolviĝas. Sed samtempe evidentiĝas ekonomia malekvilibro, protektismo, nesufiĉo de energio, malboniĝo de ekologia medio kaj aliaj problemoj. La 15-a Neoficiala Konferenco havas la ĉeftemon Plifortigi Nian Komunumon, Konstrui Daŭrigeblan Estontecon. Dum la konferenco ĉeestantoj diskutos en du stadioj pri malsamaj temoj, inkluzive pri la dohaa intertraktado de la Monda Komerca Organizo kaj la regiona ekonomia integrigo.

Alta atento de la konferenco al la problemo pri klimata ŝanĝiĝo havas profundajn kaŭzojn. Unue, antaŭ nelonge, Interregistara Komisiono pri Klimata Ŝanĝiĝo, iniciatita de la Monda Meteologia Organizo kaj la Programo de Unuiĝintaj Nacioj por Medio, publikigis la 2-an taksan raporton, kiu opinias, ke klimata ŝanĝiĝo estas kaŭzita pli-ol-90-procente de la homa aktiveco; estas efektivigeble, ke oni regu densecon de forceja gaso en la atmosfero ĝis malalta nivelo, tial la tuta mondo devas tuj agi. La raporto havas gvidan signifon por ke diversaj landoj faru decidon. Kiota Protokolo, kiu difinis por evoluintaj landoj la celon redukti la ellason de forceja gaso, eksvalidiĝos post la jaro 2012. La intertraktado pri la posta Kiota Protokolo jam komenciĝis. Oni faros la decidon laŭ kia regularo redukti la ellason de forceja gaso post la jaro 2012, kaj pro tio al la internacia socio necesas interkonsiliĝo pri tiu ĉi problemo. Due, la problemo pri klimata ŝanĝiĝo koncernas ne nur medion kaj klimaton, sed ankaŭ politikon, ekonomion kaj evoluon. Esenco de tiu ĉi problemo estas konkuro inter diversaj landoj por preni superecan lokon en disvolvo de energio kaj ekonomia konkurenco. Pri tiu ĉi problemo ekzistas granda diverĝo inter grupoj de malsamaj interesoj, tial necesas interkonsiliĝo por atingi komunan konon. Laŭ prognozo, en la konferenco membroj de la organizo faros interkonsiliĝon kaj publikigos Sidnejan Manifeston koncernan al klimata ŝanĝiĝo.

En la konferenco diskuttemo pri la dohaa intertraktado estos atentata de diversaj membroj. Novembre de 2001 en Dohao la Monda Komerca Organizo okazigis la 4-an ministronivelan konferencon kaj startigis la novan plurflankan komercan intertraktadon. Pro grava diverĝo pri agrikulturaj produktaĵoj la dohaa intertraktado devigite ĉesis julie de la pasinta jaro. Februare de la kuranta jaro en Ĝenevo restartis la intertraktado. Estas tre grave por la intertraktado, kian unuecon atingos en ĉi-foja konferenco la membroj de APEK, kiuj okupas pli ol duonon de la komerca sumo de la mondo.

Same atentata estas ankaŭ la regiona ekonomia integrigo. Depost la fondiĝo APEK ludas tre gravan rolon por fortigi azi-pacifikan kunlaboron kaj akceli liberajn komercon kaj investadon. Kurantajare la organizo faras plu praktikan kunlaboron en la regiona ekonomia integrigo, komerco kaj investado. Membroj de la organizo plenumis esploron pri la regiona ekonomia integrigo, kunlaboro inter membroj en komerco kaj investado progresis, kaj interaktiveco inter komercaj kaj industriaj rondoj evidente intensiĝis. Laŭ prognozo, la konferenco pasigos Raporton pri Azi-Pacifika Ekonomia Integrigo kaj sankcios politikajn proponojn pri la regiona ekonomia integrigo.

Koncernaj Novaĵoj
Komento
 
 
�ޱ����ĵ�

pli>>
China Radio International
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040