china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Prelego de Hu Jintao en komerca pinta konferenco de APEK
(GMT+08:00) 2007-09-07 15:17:42

Karaj amikoj, la 6-an de septembro, ĉina ŝtata prezidanto Hu Jintao faris prelegon en la komerca pinta konferenco de Azi-Pacifika Ekonomia Kunlaboro sub la titolo "Antaŭenpuŝu ĉiuflankan kunlaboron, realigu daŭrigeblan evoluadon". Li eksplikis ĉinajn starpunktojn pri elstaraj problemoj en ekonomia evoluado de la mondo kaj de la Azi-Pacifika Regiono.

Posttagmeze de la 6-a inaŭguriĝis la komerca pinta konferenco de la organizo en Sidnejo. En la du-taga konferenco, gvidantoj de membroj de la organizo faros dialogon kun personoj el industriaj kaj komercaj rondoj pri elstaraj problemoj en la propra regiono pri ekonomio, komerco, energio, medio, klimata ŝanĝiĝo kaj similaj. Prezidanto Hu Jintao ĉeestis al la inaŭguro kaj faris la menciitan prelegon.

Por kune krei daŭrigeblan estontecon de la Azi-Pacifika Regiono kaj de la mondo, Hu Jintao antaŭ ĉio prezentis porpledojn en kvin flankoj:

"Unue, akceli ekvilibran evoluadon de la monda ekonomio estas grava bazo por kune krei daŭrigeblan estontecon. Due, starigi sanan kaj plurflankan komercan mekanismon estas grava garantio por kune krei daŭrigeblan estontecon. Trie, liveri stabilan energiprovizadon estas grava faktoro por la daŭrigebla estonteco. Kvare, teni bonan naturan medion estas grava kondiĉo por tio. Kvine, disvolvi sciencteknikan kreadon kaj edukadon estas grava movforto por tio."

Li konigis la ĉinajn grandegajn atingojn en la reformado kaj malfermo de la lastaj 29 jaroj kaj la gravan rolon de la atingoj por la evoluado de la monda ekonomio. Li diris, ke praktikado pruvas, ke la ĉina ekonomio evoluas sane kaj stabile, kio ne nur favoras la 1,3 miliardojn da ĉinoj, sed ankaŭ liveras al diversaj landoj grandegan komercan ŝancon kaj akcelas evoluadon de la monda ekonomio. Li emfazis, ke Ĉinio faros sian kontribuon al la daŭrigebla evoluado de la mondo.

"Ĉinio persistos en la nova industriiga vojo, plue praktikos malferman strategion, subtenos plurflankan komercan mekanismon justecan, publikan, racian kaj nediskriminacian; Ĉinio aktive ŝanĝos la eksterkomercan kreskan manieron, aktive vastigos importadon, fortigos protektadon de intelekta proprieto, akcelos harmonian kaj ekvilibran disvolvon de eksportado kaj importado kaj klopodos por fari kontribuon al la daŭrigebla kreskado de la monda komerco."

Rilate al kvalito de ĉinaj produktoj kaj sekureco de manĝaĵoj Hu Jintao eksplikis la starpunkton kaj porpledojn de Ĉinio. Li diris:  

"Ĉinio alte atentas kvaliton kaj sekurecon de la eksportataj produktoj. Ĉinio volontas vastigi kunlaborojn kun diversaj flankoj rilate al kvalito kaj sekureco de produktoj, fortigi interfluojn kaj interkomunikadon kaj kune altigi la sekurecan nivelon de produktoj en internacia komerco."

Hu Jintao diris je la fino:

"Se ni firme kaptos ŝancon, profundigos kunlaboron kaj fortigos konstruadon de la granda familio, ni certe povos kune krei daŭrigeblan estontecon por la Azi-Pacifika Regiono."

Koncernaj Novaĵoj
Komento
 
 
�ޱ����ĵ�

pli>>
China Radio International
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040