china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Hu Jintao intervidiĝis kun Susilo kaj aliaj gvidantoj de APEK-membroj
(GMT+08:00) 2007-09-08 16:10:34

Post respektiva intervidiĝo en Sidnejo la 7-an ĉi-monate kun gvidantoj de Korea Respubliko, Peruo kaj Papuo-Novgvineo venintaj por ĉeesti al la 15-a Neoficiala Konferenco de la Azi-pacifika Ekonomia Kunlaboro, la 8-an de septembro en Sidnejo ĉina ŝtata prezidanto Hu Jintao intervidiĝis kun indonezia prezidento Susilo Bambang Yudhoyono.

Hu Jintao esprimis, ke Ĉinio alte atentas pri firmigo kaj disvolvo de longedaǔraj, stabilaj, bonnajbaraj, reciproke konfidaj, reciproke utilaj strategiaj partneraj rilatoj kun Indonezio kaj volontas kune klopodi kun Indonezio por senĉese akceli la kunlaborojn en diversaj kampoj.

Hu Jintao esprimis, ke Ĉinio alte atentas pri la influo kaj rolo de Indonezio kaj volontas kune klopodi kun Indonezio por antaǔenpuŝi la disvolvadon de la strategiaj rilatoj inter Ĉinio kaj la Asocio de Sudorientaziaj Landoj kaj plifortigi interfluojn kaj kunlaborojn kun Indonezio por antaǔenpuŝi la daǔran kaj sanan disvolviĝadon de la kunlaborado en la Azipacifika Ekonomia Kunlaboro.

Susilo Bambang Yudhoyono esprimis, ke Indonezio kaj Ĉinio havas bonajn rilatojn kaj la du flankoj starigis strategiajn partnerajn rilatojn, kio forte akcelis la disvolviĝon de la dulandaj rilatoj. Indonezio bonvenigas pli multajn ĉinajn entreprenojn partopreni en la ekonomia konstruado de Indonezio.

Koncernaj Novaĵoj
Komento
 
 
�ޱ����ĵ�

pli>>
China Radio International
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040