La 9-an de septembro en Sidnejo de Aǔstralio, fermiĝis la 2-taga 15-a Neoficiala Konferenco de Gvidantoj de la Azi-pacifika Ekonomia Kunlaboro.
La konferenco publikigis deklaracion titolitan "Plifortigi Nian Komunumon, Kune Krei Daǔrigeblan Futuron", kiu esprimas, ke la Sidneja Deklaracio aparte pasigita en la konferenco reflektas la firman volon de la membroj de la Azi-pacifika Ekonomia Kunlaboro por aktive trakti la klimatan ŝanĝiĝon kaj sekurecan kaj purecan disvolviĝon de energioj. La aparta deklaracio pri subteno al la dohaa intertraktado de la Monda Komerca Organizo publikigita de la konferenco reasertas la firman volon de la membroj de tiu ĉi organizo por plenumi la intertraktadon.
Ĉina ŝtata prezidanto Hu Jintao, usona prezidento Bush, rusa prezidento Vladimir Putin kaj gvidantoj de la 21 membroj de la Azi-pacifika Ekonomia Kunlaboro aǔ iliaj reprezentantoj ĉeestis al la konferenco. |