china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

(foto)Hu Jintao intervidiĝis kun Putin kaj Susilo
(GMT+08:00) 2007-09-10 08:55:10

La 8-an de septembro en Sidnejo, ĉina ŝtata prezidanto Hu Jintao interviĝis kun rusa prezidento Putin kaj indonezia prezidento Susilo, kiuj ĉeestas al la 15-a Neoficiala Konferenco de Gvidantoj de Azipacifika Ekonomia Kunlaboro.

Intervidiĝante kun Putin, Hu Jintao montris, ke la ĉina registaro alte taksas fruktojn de la strategiaj kunlaboraj partneraj rilatoj inter Ĉinio kaj Rusio, alte taksas gravajn kontribuojn de prezidento Putin kaj la rusa registaro por antaŭenpuŝi la kunlaboron inter la du landoj en divarsaj kampoj. La ĉina flanko faros klopodon kune kun la rusa flanko, por efektivigi la komunan konon atingitan de ambaŭ flankoj, firme kaj senŝanceliĝe akceli la reciprokan pollitikan konfidon, profundigi la praktikeman kunlaboron, plifortigi la strategian kunlaboron kaj teni la bonan tendencon de disvolviĝo de rilatoj inter Ĉinio kaj Rusio.

Putin esprimis, ke sub la komuna klopodado de la du flankoj, la rilatoj inter Rusio kaj Ĉinio atingis la senprecedence altan nivelon historie. Li emfazis, ke la teritoria suvereneco estas la ŝlosila faktoro de kriterio de internaciaj leĝoj, la rusa flanko firme subtenas la starpunkton de la ĉina flanko en la taiwan-a problemo.

Intervidiĝante kun indonezia prezidento Susilo, Hu Jintao diris, ke Ĉinio atentas firmigi kaj disvolvi la strategiajn partnerajn rilatojn kun Indonezio, la ĉina flanko volontas aktive disvastigi la kunlaboron kun Indonezio sur egaleca kaj reciproke utila bazo.

Susilo diris, ke Indonezio bonvenigas pli multe da ĉinaj entreprenoj aliĝi al ekonomia konstruado de Indonezio. La indonezia flanko esperas senĉese profundigi la strategiajn partnerajn rilatojn de la du landoj sur bazo de reciproka respekto.

Koncernaj Novaĵoj
Komento
 
 
�ޱ����ĵ�

pli>>
China Radio International
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040