china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Hu Jintao intervidiĝis kun gvidantoj de kelkaj landoj
(GMT+08:00) 2007-09-10 08:55:10

La 7-an de septembro, ĉina ŝtata prezidanto Hu Jintao intervidiĝis respektive kun sudkorea prezidento Roh Moo-hyun, nov-zelanda ĉefministro Helen Clark, perua prezidento Alan Garcia Perez kaj papuo-novgvinea prezidento Machael Somare ĉeestantaj al 15-a Neoficiala Pinta Konferenco de APEK.

Intervidiĝante kun Roh Moo-hyun, Hu Jintao esprimis, ke sub komuna penado de ĉiuj flankoj, procezo de 6-flanka interparolo gajnis pozitivan disvolviĝon kaj faris bonan bazon por venonta laboro. Ĉinio volontas fari penadon kune kun Sudkoreio kaj aliaj flankoj por stabile antaŭenpuŝi la procezon de 6-flanka interparolo, plifrue realigi sennukleiĝon de Korea Duoninsulo kaj protekti pacon kaj stabilecon de Korea Duoninsulo kaj Nordorienta Azio.

Roh Moo-ryun esprimis, ke dialogo estas plej bona rimedo por solvi nuklean problemon de Korea Duoninsulo. Kiel prezidanta lando Ĉinio ludis grandan rolon por antaŭenpuŝi procezon de 6-flanka interparolo. Korea Respubliko kaj Ĉinio konservas bonajn akordigon kaj kunlaboron. Tio estas tre grava por la procezo de 6-flanka interparolo.

Intervidiĝante kun Clark, Hu Jintao montris, ke Ĉinio insistas taksi kaj disvolvi la rilatojn inter Ĉinio kaj Nov-Zelando laŭ strategio. Intertraktado de liberkomerca interkonsento inter Ĉinio kaj Nov-Zelando havas historian signifon al la rilatoj inter la du landoj kaj ludis pozitivan rolon por profundigi amikecajn kunlaborojn inter la du flankoj. Clark esprimis, ke glate disvolviĝas la intertraktado de liberkomerca interkonsento de la du landoj. Tio havas specialan signifon al la rilatoj inter Nov-Zelando kaj Ĉinio, precipe al profundigo de ekonomia kaj komerca kunlaboroj.


Intervidiĝanto kun perua prezidento Garcia

Intervidiĝante respektive kun perua prezidento Garcia kaj papuo-novgvinea prezidento Somare, Hu Jintao aprobis, ke la du landoj firme insistas la principon de unu Ĉinio.

Koncernaj Novaĵoj
Komento
 
 
�ޱ����ĵ�

pli>>
China Radio International
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040