china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Energia ekspluatado de okcidenta landparto
(GMT+08:00) 2007-09-10 12:30:51

Por akceli evoluadon de la okcidenta landparto, la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio prezentis en 1999 praktikadon de la strategio pri energia ekspluatado de la okcidenta landparto. La strategio estas la plej grandskala kaj plej malfacila ekspluata strategio en la historio de la homaro.

La energia ekspluatado de la okcidenta landparto koncernas la municipon Chongqing, provincojn Sichua, Guizhou kaj Yunnan, Tibetan Aŭtonoman Regionon, Xinjiang-an Ujgur-Naciecan Aŭtonoman Regionon, Aŭtonoman Regionon de Interna Mongolio, Guangxi-an Zhuang-Naciecan Aŭtonoman Regionon kaj aliajn sume 12 provincnivelajn regionojn, kiuj areas je 600 milionoj kaj 850 miloj da kvadrataj kilometroj, tio estas, 71,4% de la ĉina teritorio, la loĝantoj nombriĝas je preskaŭ 400 milionoj. Tie abundas riĉ-fontoj, tamen pro naturaj, historiaj, sociaj kaj aliaj faktoroj ĝia evoluado relative postiĝintas. Plejparto de ĉinaj malriĉaj loĝantoj vivas tie.

La ĝenerala strategia celo de la ekspluatado estas: ĝis la meza tempo de la 21-a jarcento, kiam Ĉinio fundamente realigos modernigon en la tuta lando, deradike ŝanĝi la relative postiĝintan fizionomion de la okcidenta landparto, rimarkinde redukti distancon inter evoluadoj de diversaj regionoj, klopodi por konstrui novan okcidentan landparton kun ekonomio prospera, socio progresema, vivo kvieta, naciecoj solidarecaj, montoj kaj riveroj pitoreskaj kaj popolanoj feliĉaj.

De praktikado de la strategio pri energia ekspluatado de okcidenta landparto, la ŝtato donas al la okcidenta regiono pli fortan subtenon rilate al gvidado pri projekto, politika helpo, kapitala investo, programa aranĝo, talentula interfluo kaj similaj. Ĝis la jaro 2005 la centra financo progresive investis 1 600 miliardojn da juanoj de renminbi; la totala produktovaloro de la okcidenta regiono jare kreskis 10,6%, loka financa enspezo jare pliiĝis 15,7%; komenciĝis konstruado de pli ol 70 gravaj inĝenieriaĵoj. En la okcidenta regiono, la ekonomia nivelo pli kaj pli altiĝas, la ekologia mediprotektado kaj konstruado de bazaj instalaĵoj rimarkinde fortiĝas.

Koncernaj Novaĵoj
Komento
 
 
�ޱ����ĵ�

pli>>
China Radio International
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040