china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Kunvenoj kun turniĝa signifo en historio de KPĈ
(GMT+08:00) 2007-09-10 12:32:27

La Aŭgusto-Sepa Kunveno, Kunveno en Zunyi kaj la Tria Plena Sesio de la Dekunua Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio estas kunvenoj kun turniĝa signifo en la historio de la Partio.

En 1927 la tiama kuomintanga reĝimo perfidis revolucion kaj persekutis komunistojn kaj la unua interna revolucia milito malsukcesis. La 7-an de aŭgusto de tiu jaro, la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio aranĝis sian urĝan kunvenon en la urbo Hankou, centra Ĉinio, titolitan en la historio Aŭgusto-Sepa Kunveno, kiu rezolute korektis kaj finis la dekstran kapitulacisman eraron, determinis, ke la revolucio pri agroj kaj la politiko kontraŭi per armita forto la kuomintangan masakran politikon estu la ĝenerala orientilo de la Partio en la nova epoko. Tio montris novan elirvojon al la Komunista Partio de Ĉinio, kiu troviĝis tiam en ideologia malordo kaj organiza malunueco, kaj faris grandegan konstribuon por savi la Partion kaj revolucion.

En oktobro 1934, pro erara gvidado de la "maldekstra" aventurismo de Wang Ming, la Ruĝa Armeo devigite faris strategian transiron. Survoje de la Longa Marŝo, la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio aranĝis sian plivastigitan kunvenon en la urbo Zunyi de la provinco Guizhou, sudokcidenta Ĉinio en oktobro 1935. La kunveno finis la regadon de "maldekstra" dogmismo en la Centra Komitato de la Partio, starigis la gvidan pozicion de Mao Zedong en la Ruĝa Armeo kaj la Centra Komitato de la Partio. La kunveno en Zunyi estas turniĝa punkto pri la sorto de la Komunista Partio de Ĉinio kaj la Ruĝa Armeo en la historio.

En decembro 1978, en Pekino, okazis la Tria Plena Sesio de la Dekunua Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio. La sesio denove starigis la ideologian linion liberigi penson kaj serĉi veron el faktoj; faris la strategian decidon turni la ĉefan punkton de la laboro al socialisma moderniga konstruado, decidis fari reformadon kaj malfermon en la tuta lando; denove starigis la ĝustan organizan linion de la Partio, decidis perfektigi la demokratian centralizismon de la Partio, perfektigi kodojn kaj leĝojn de la tuta Partio, seriozigi la disciplinojn de la Partio, fortigi la gvidajn instituciojn de la Partio, ekzamenis kaj solvis serion da gravaj problemoj postlasitaj historie kaj problemon pri meritoj kaj eraroj de iuj gravaj gvidantoj.

La Tria Plena Sesio de la Dekunua Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio deradike rompis seriozan katenon de longedaŭra "maldekstra" eraro, ĝustigis la gvidan penson de la Partio, denove starigis la ĝustan marksisman linion kaj malfermis novan ĉapitron de la historio de la Partio kaj lando kaj estas granda turniĝo kun profunda signifo en la historio de la Komunista Partio de Ĉinio post la fondiĝo de la nova Ĉinio.

Koncernaj Novaĵoj
Komento
 
 
�ޱ����ĵ�

pli>>
China Radio International
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040