china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Maozedong-penso
(GMT+08:00) 2007-09-10 16:04:44

Maozedong-penso estas scienca teoria sistemo taŭga al la ĉina reala stato. Ĝin formis ĉinaj komunistoj kun Mao Zedong kiel la ĉefa reprezentanto, laŭ la fundamentaj elementoj de Marksismo-Leninismo, teorie resuminte la serion da abundaj kreivaj spertoj en la longedaŭraj revolucio kaj konstruado de Ĉinio.

Maozedong-penso estas produkto el kombino de la ĝeneralaj fundamentaj elementoj de Marksismo-Leninismo kun la konkreta praktikado de la ĉina revolucio, estas aplikado kaj evoluado de Marksismo-Leninismo en Ĉinio, estas resumo de praktike pruvitaj ĝustaj teoriaj principoj kaj spertoj de la ĉina revolucio kaj estas kristalo de la kolektiva saĝo de la Komunista Partio de Ĉinio.

La viva spirito de Maozedong-penso konsistas el la starpunktoj, vidpunktoj kaj metodoj de la konsistigaj partoj de la revolucio kaj konstruado de Ĉinio, kiuj montriĝas en tri fundamentaj flankoj: serĉi veron el faktoj, popol-amasa linio, sendependeco kaj memdecido. Serĉi veron el faktoj estas la kvintesenco, baza punkto kaj elirpunkto de Maozedong-penso kaj estas la ideologia linio de la Komunista Partio de Ĉinio. Serĉi veron el faktoj signifas iri el realeco, kombini teorion kun praktikado, kombini la ĝeneralajn fundamentajn elementojn de Marksimo-Leninismo kun la konkreta praktikado de la ĉina revolucio. La popol-amasa linio signifas ĉion por la popol-amasoj, ĉion el la popol-amasoj, iri el ili kaj iri al ili. Sendependeco kaj memdecido, sinapogo sur propraj fortoj estas neevitebla konkludo de la revolucio kaj konstruado de Ĉinio, dependaj de la ĉina realeco kaj de la popol-amasoj.

Mao Zedong ( 1893 – 1976 ) estas unu el la fondintoj de la Komunista Partio de Ĉinio kaj kerna persono de la unuageneracia gvidantaro de la nova Ĉinio.

Koncernaj Novaĵoj
Komento
 
 
�ޱ����ĵ�

pli>>
China Radio International
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040