china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Ĝenerala direktoro de ĈNOPK refutis ekspansiismon de Ĉinio pri energio
(GMT+08:00) 2007-09-11 14:28:42

De la 2-a ĝis la 9-a de septembro, en Neoficiala Pinta Konferenco kaj aliaj koncernaj konferencoj de Aziapacifika Ekonomia Kunlaboro okazintaj en Sidnejo, klimata ŝanĝiĝo kaj sekureco de energio estas ĉeftemoj. Ĝenerala direktoro de Ĉina Nacia Oceana Petrola Kompanio Fu Chengyu ĉeestinta al la konferenco esprimis, ke ekstero havas miskomprenon pri tio, ke ĉinaj entreprenoj de energio disvolvis komercan agadon en ekstero. Ankaŭ aperis bruo pri ekspansiismo de Ĉinio pri energio. Fakte disvolvi komercadon ekstere ne estas speciala fenomeno de ĉinaj entreprenoj. Bonvole aŭskultu detala raporton!

Dum serio da konferencoj de APEK, okazis simpozio pri energio, klimata ŝanĝiĝo kaj disvolviĝo de Azio kaj Pacifiko. La ĝenerala direktoro de Ĉina Oceana Petrola Kompanio Fu Chengyu emfazis en la simpozio, ke estas necese kaj neeviteble, ke diversaj landoj faras kunlaborojn en la kampo de energio.

"Sekureco de energio, klimata ŝanĝiĝo kaj ekonomia kreskado ne estas defioj de unu lando. La tuta homaro vizaĝas al la defioj. Ne ekzistas lando aŭ entrepreno, kiu povas sola solvi la problemon. Oni bezonas ampleksajn kunlaborojn inter registaroj kaj entreprenoj."

Aliflanke la entreprenoj, inkluzive de departementoj de petrolo kaj naturgaso ofte gajnas plimalmulte kostajn produktajn elementojn per internaciiĝo. La materialo montras, ke en la pasinta jarcento, petrolaj kompanioj de okcidentaj evoluintaj landoj per internaciiĝo disvolvis komercadon en regionoj havantaj riĉan petrolan riĉfonton.

Ĉina Nacia Oceana Petrola Kompanio estas unu el 3 ŝtataj petrolaj entreprenoj de Ĉinio. En la lastaj jaroj, la kompanio aktive disvolvis komercadon en ekstero kaj sukcese faris eksterajn aneksadojn. Nun sekve de multiĝo de ĉina postulo en energio pro la ekonomia kreskado, iuj opinias, ke ĉinaj entreprenoj strebas al energio kaj aliaj riĉfontoj en la tuta mondo kaj aperis ekspansiismo de Ĉinio pri energio. Iuj eĉ opinias, ke Ĉinio rabas riĉfontojn de aliaj landoj, precipe de neevoluantaj landoj. Pri tio Fu Chengyu esprimis intervjuate, ke ne nur Ĉinio faris aneksadon en ekstero.

"Aneksado estas bezono por disvolviĝo de la kompanio. Ankaŭ aliaj kompanioj de energio en la mondo tion faras. Aneksado nur estas rimedo."

Fu Chengyu montras, ke inkluzive de ĉiuj petrolaj kompanioj, ĉinaj entreprenoj unue konsideras altigi utiligan kvanton de energio. Nun konservante ekonomian kreskadon Ĉinio samtempe reduktas konsumon de energio per altaj teknikoj. La ĉina registaro rimarkis tion kaj prenas kuraĝigajn rimedojn kaj reguligas industriajn politikojn por kuraĝigi reduktadon de konsumado de energio kaj ellaso.

Fu Chengyu samtempe emfazis, ke laŭ komercado ne necesas, ke entreprenoj de energio ekspluatu petrolon en tiel malproksima loko.

Fu Chengyu esprimis, ke antaŭe oni havas miskomprenon al ĉinaj entreprenoj kaj opiniis, ke ĉinaj entreprenoj transportis al Ĉinio petrolon ekspluatitan en ekstero. Fakte tio ne estas vera. Funkcio de entreprenoj devas obei komercan regularon kaj konsideri ekonomian produktokoston. Tial ne estas vera la ekspansiismo de Ĉinio pri energio.

Koncernaj Novaĵoj
Komento
 
 
�ޱ����ĵ�

pli>>
China Radio International
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040