china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Ĉinio senĉese altigos ekspluatan kaj utiligan nivelon de regenera energio
(GMT+08:00) 2007-09-11 14:29:12
La 4-an de septembro en gazetara konferenco en Pekino, ĉina altnivela oficisto pri ekonomio esprimis, ke en la estonteco Ĉinio forte disvolvos regeneran energion kaj klopodos por ŝanĝi la nunan strukturon de energio kun karbo kiel ĉefa energio. Por tio, la ĉina registaro alprenos rimedojn, ekzemple registaran enkondukon, financan kaj impostan favoron kaj fortigon de ekspluato kaj esploro, kaj realigos la celon, ke en 2020 regenera energio okupu 15% de totala konsumo de energio. Nun bonvole aŭskultu raporton pri tio.

Lastatempe, la ĉina registaro publikigis "mezlongtempan kaj longtempan evoluan projekton de regenera energio". La 4-an de septembro en gazetara konferenco, vicestro de ĉina Ŝtata Disvolva kaj Reformada Komitato Chen Deming konigis enhavon de la projekto al raportistoj ĉinaj kaj fremdlandaj. La oficisto diris, ke nun regenera energio okupas malpli ol 8% de ĉina totala konsumo de energio. La ĉina registaro jam elmetis, ke en 2020 la proporcio altiĝu je preskaŭ 15%.

"Unue, ĉina teritorio estas vasta, elektroreto ankoraŭ ne kovras iujn forajn lokojn kaj kamparon, tial uzado de regenera energio povas akceli ŝanĝiĝon de ĉi tiuj lokoj. Due, por transformi ĉinan ekonomian strukturon kaj ŝanĝi ĉinan ekonomian kreskan manieron, evoluigo de regenera energio estas nova grava punkto de industria kaj teknika evoluado. Trie, sur la kampo de regenera energio, la mondo alfrontas multajn komunajn problemojn de novteknika kreo, ni fiksis multajn novajn celojn por evoluado en ĉi tiu flanko."

Chen Deming diris, ke Ĉinio posedas multajn utilajn kondiĉojn en la evoluado de regenera energio: Ĉinio posedas 9,6 milionojn da kvadrataj kilometroj de tero, pli ol 3 milionojn da kvadrataj kilometroj de maro kaj abandon da riĉfontoj de regenera energio. Cetere, 70% de konsumo de energio en Ĉinio, la evoluanta lando kun granda loĝantaro, dependas de karbo, ĉi tia strukturo de energio kaj ellaso de forceja gaso, alportita de la strukturo, jam kaŭzis egan premon al ekonomia kaj socia evoluado. Tial, ŝanĝo de la strukturo jam fariĝis la difina celo de la ĉina registaro.

Chen Deming diris, ke nun Ĉinio jam alprenis multajn rimedojn, stimulas evoluigon de regenera energio kaj postulas, ke grandaj ŝtataj entreprenoj aktive partoprenu en ekspluato de regenera energio.

"Unue, la ĉina registaro aktive faros enkondukon politike, inkluzive de preza politiko, stimulo de venta energio kaj sunenergio. Due, ni alprenos financajn kaj impostajn favorajn politikojn, inkluzive de establo de speciala fonduso por kompenso kaj redukto kaj nuligo de imposto. Trie, ni kultivos merkaton, ekzemple, ni laŭgrade postulos, ke konstruantoj kaj ekspluatantoj instalu iujn pecojn utiligantajn sunenergion en ekspluato de industrio de doma kaj biena propraĵoj. Kvare, ni fortigos investon en scienca esploro kaj eduko kaj en trejno de talentuloj. Kaj fine, ni fortigos propagandon pri regenera energio kaj altigos partoprenon de la popolo."

La oficisto diris ankaŭ, ke laŭ la ĉina nuna stato, pro limigo de teknika nivelo, kosto de elektrumo per vento, suno kaj aliaj regeneraj energioj estas pli alta ol tiu per karbo. Tial, Ĉinio portempe ne povas tute lasi prezon de elektro kaj la prezo ne povas tute esti decidata de la merkato. Sed koncernaj fakoj faras koncernajn enketon kaj esploron kaj laŭgrade ŝanĝas direkton de elektropreza difino al tio, ke oni konsideru median faktoron kaj faru ĉion utila al evoluado de regenera energio.

Koncernaj Novaĵoj
Komento
 
 
�ޱ����ĵ�

pli>>
China Radio International
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040