china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Ĉinaj juĝejoj plene efektivigas sistemon pri popola asesoro
(GMT+08:00) 2007-09-11 14:30:20
La ĉina konstitucio ellaborita en la jaro 1954 difinis: la popola juĝejo laŭleĝe praktikas sistemon pri la popola asesoro dum juĝado de kazoj. La sistemo pri la popola asesoro jam fariĝis ĉefa maniero, per kiu la ĉinaj popolanoj plenumas la demokratian rajton, partoprenas en la ŝtata administrado kaj aliĝas al justicaj aferoj. Ĝi ludas pozitivan rolon por maksimume solvi sociajn kontraŭdirojn kaj akceli la socian harmonion. Nun bonvole aŭskultu nian detalan raporton.

En labora kunveno de popolaj asesoroj okazinta la 3-an de septembro, s-ro Luo Gan, sekretario de politika kaj juĝa komisiono sub la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, eksplicite montris, ke sistemo pri la popola asesoro estas grava sistemo de la socialisma demokratia politiko. Li diris:

"Praktikado de la sistemo pri la popola asesoro, por ke la vastaj popolamasoj partoprenu en juĝado de kazoj kun la statuso de la popola asesoro kaj plenumu la ŝtatan verdiktan rajton kune kun juĝistoj plene enkorpigas nian ŝtatan karakteron de popola demokratia diktaturo, estas grava enhavo por perfektigi la socialisman demokratian politikan sistemon, kaj grava rimedo por efika kombiniĝo de popola mastrado kaj laŭleĝa administrado de la ŝtato."

La 1-an de majo de 2005, Ĉinio oficiale ekpraktikis la leĝon pri popola asesoro, kaj akiras rimarkindan atingon en konstruado de tiu sistemo. Laŭ difino de la Konstanta Komitato de la ĉina Tutlanda Popola Kongreso, la popola asesoro devas esti civitano, kiu ne estas profesia juĝisto, kaj ties oficperiodo daŭras kvin jarojn. La popola asesoro, kune kun profesia aŭditoro kaj profesia juĝisto faras komunan juĝadon al kazoj, per la ordinarula vivsperto juĝas fakton, kaj ilia vasteco kaj socieco povas formi reciprokan interkompletigon kun profesia aŭditoro en penso kaj scioj, tio pli utilas al juĝado de kazoj.

S-ro Zhao Weizhong estas elektronika inĝeniero, kaj servas kiel popola asesoro ekde 1996 en la urbo Xi'an. Li partoprenis en juĝado de pli ol 380 kazoj kaj neniam faris eraron. Li diris:

"En juĝado de la kazoj, la popola asesoro havas egalan voĉdonan rajton. Mi rekte aliĝas al juĝado de la kazoj, kaj ĉar mi estis nomumita de la Konstanta Komitato de la Popola Kongreso, tial mi estas ekster gvido de juĝejo kaj troviĝas en la relative "neŭtrala" statuso. Sistemo pri la popola asesoro altigis socian publikan fidindecon de la justico."

En la supremenciita labora kunveno, s-ro Xiao Yang, estro de la ĉina Supera Popola Juĝejo, diris, ke praktikante sistemon pri la popola asesoro, ni povas plene disvolvi la superecon de la popola asesoro, kiu devenas de la popolamasoj, proksimiĝas al ili kaj konas iliajn dezirojn, tio ebligas, ke la popolanoj proksimiĝu al leĝoj kaj justico kaj la socia vivo, tenas benigne interpuŝajn rilatojn inter leĝoj, justico kaj socio, kaj fine realigas la organikan unuecon de la leĝa efiko kaj la socia.

S-ro Xiao Yang emfazis, ke sistemo pri la popola asesoro estas konsistiga parto de justeca, altefika kaj aŭtoritata socialisma justica sistemo, kaj utilas por realigi la justican justecon. Li diris:

"La popola asesoro estas 'aŭditoro sen aŭditora uniformo", ĝuas la egalan rajton kun la popola aŭditoro, kaj partoprenas en la tuta procezo de juĝado. Per tio ni povas pli bone efektivigi la principon de publika juĝado, plifortigi travideblecon de juĝa procezo, kaj tio utilas al kono de la popolamasoj pri la juĝa laboro kaj al akcelado de la justica justeco."

Koncernaj Novaĵoj
Komento
 
 
�ޱ����ĵ�

pli>>
China Radio International
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040