china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Ĉinio komencis revizii leĝon pri scienca progreso
(GMT+08:00) 2007-09-11 14:30:55

Post 3-jara amendado, lastatempe projekto de Ĉina Leĝo pri Scienc-teknika Progreso estis unuafoje prezentita al la konstanta Komitato de la ĉina Tutlanda Popola Kongreso. La projekto pluapaŝe difinas la respondecon de la registaro pri kununuigo de scienc-teknikaj kapitaloj, multigo de investo al scienc-teknika kampo kaj tiel plu. La tuta enhavo de la projekto signifas kuraĝigon al kreado. Bonvole aŭskultu la detalan raporton.

En la 14 jaroj post praktikado de la nuna Leĝo pri Scienca-teknika Progreso, ĝi ludis gravan rolon por akceli disvolviĝon de ĉina scienc-tekniko. Tamen sekve de disvolviĝo de la ekonomio kaj socio, Ĉinio vizaĝas al multe da urĝaj problemoj en scienc-teknika kampo. Samtempe multe ŝanĝiĝas la medio kaj kondiĉo de scienc-teknika progreso. Respektive publikiĝis serio da gravaj decidoj kaj novaj reformadoj kaj politikoj akcelantaj progreson de scienc-tekniko. Fariĝi kreada lando en 2020 estas celo de Ĉinio. Sub tia situacio, la nuna Leĝo pri Scienc-teknika Progreso ne povas konformi al la disvolviĝo de la socio.

En la konferenco de la Konstanta Komitato de la ĉina Tutlanda Popola Kongreso okazinta lastatempe, sciencteknika ministro Wan Gang faris konigon pri celo por revizii la nunan leĝon.

"Por solvi la problemojn laŭ la sistemo kaj pluapaŝe difini la disvolvan strategion kaj politikon de nia lando, ni bezonas revizii la nunan Leĝon pri Scienc-Teknika Progreso."

La Leĝo pri Scienc-Teknika Progreso estas baza leĝo, tial estas granda breĉo, ke oni metis konstrui kreadan landon en la leĝon. La projekto ĉefe kuraĝigas kreadon. Por inspiri la kreadan konscion de la respondeculoj de scienc-teknikaj fondusaj programoj, la projekto de la leĝo precipe difinis, ke la intelekta proprieto kreata de la scienc-teknika programo apartenas al la respondeculo. Pri tio Wan Gang konigis,

"La intelekta proprieto kreata de registaraj scienc-teknikaj programoj rilatanta al nacidefendo, ŝtata sekureco kaj sociaj interesoj apartenas al la ŝtato. Aliaj intelektaj proprietoj apartenas al la respondeculoj de la programoj. La respondeculoj povas laŭleĝe uzi ĝin. Por bezono de la ŝtataj interesoj kaj gravaj interesoj de la publiko, la ŝtato povas uzi la intelektan proprieton."

Cetere por inspiri kreadon de sciencistoj, la projekto ankaŭ difinas, ke pri malfacile plenumeblaj programoj, se la sciencistoj jam pene plenumas sian devon, sed ankoraŭ ne povas plenumi ĝin, tio ne havas influon por fini la programon.

Por inspiri kreadon, la projekto ankaŭ faris koncernan sistemon pri aĉetado de la registaro kaj reguligis la sistemon pro importitaj teknikoj.

Kreado de scienc-tekniko bezonas pluapaŝan financan investon kaj altigi la efikon de la financa investo. Pri tio Wan Gang esprimis,

"La projekto reguligas, ke la ŝtato devas laŭpaŝe altigi la tutan nivelon de la elspezoj por scienco kaj tekniko. La kreska kvanto de la investo al scienco kaj tekniko devas esti plialta ol la kreska kvanto de la enspezo de la financa departemento. La ŝtato establis akordigan sistemon kaj la sistemon por kununuigi studejojn kaj labojn."

Nun oni ankoraŭ ekzamenas kaj diskutas pri la projekto de la Leĝo pri Scienc-teknika Progreso. Ni atendas la pluapaŝan reviziadon.

Koncernaj Novaĵoj
Komento
 
 
�ޱ����ĵ�

pli>>
China Radio International
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040