china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Ĉinio faras unuan leĝdonadon pri recikla ekonomio
(GMT+08:00) 2007-09-11 14:31:40
Nun okazas en Pekino kunveno de la ĉina plej supera leĝdona institucio, la Konstanta Komitato de la Tutlanda Popola Kongreso. Kelkaj ekzamenataj leĝo-projektoj pri energi-ŝparo kaj mediprotekto estas fokusoj atentataj en- kaj ekster-lande. Interalie, la ekzamenata leĝo-projekto pri recikla ekonomio estas aparte atentata. Laŭ informo, ekpraktikite, la leĝo pri recikla ekonomio donos gravan influon al ĉina altigo de utiligo-kvanto de profitofonto, protektado kaj plibonigo de la medio kaj realigo de daŭrigebla disvolvo.

Recikla ekonomio signifas ĝenerale ŝparadon kaj reciklan utiligadon de profitofontoj en produktado, cirkulado kaj konsumado. Ĝi portas gravan taskon por ŝanĝi la manieron de ekonomia kreskado, emfazas anstataŭigi tradician linearan kreskan manieron per recikla disvolva modelo, kaj estas selektita modelo por antaŭenpuŝi la strategion pri daŭrigebla disvolvo.

Parolante pri la rolo de recikla ekonomio kaj urĝeco de ellaborado de leĝo pri recikla ekonomio, vicprezidanto de la Komitato pri Medio kaj Protektado de Profitofonto de la Tutlanda Popola Kongreso sinjoro Feng Zhijun diris:

"En disvolvo de recikla ekonomio oni celas unue malfermi novan profitofonton por la ekonomia disvolviĝo, due, efike redukti ellason de polucio, kaj trie, altigi ekonomian profiton. En la kadro de unueca socia normo kaj kunordiga leĝo, oni povas en disvolvo de recikla ekonomio garantii kaj subtenon de profitofonto kaj medio al ekonomia disvolviĝo kaj subtenon de ekonomia disvolviĝo al ŝparado de profitofonto kaj plibonigo de medio. Pro tio ege necesas senprokraste ellabori leĝon pri recikla ekonomio."

Estas konate, ke la leĝ-donado pri recikla ekonomio en la mondo komenciĝis en la lasta periodo de la 20-a jarcento, interalie, antaŭiras Germanio, Japanio, Eŭropa Unio kaj aliaj evoluintaj landoj.

Sinjoro Feng Zhijun diris:

"Disvolvante reciklan ekonomion, la okcidentaj evoluintaj landoj akcentas reutiligon de eluzitaĵoj. Sed nia lando troviĝas en la periodo de altrapida disvolvo de industriigo, konsumado de energio kaj materialo estas tro alta, malŝparado de profitofonto kaj medio serioza; pro tio ni devas aparte alte atenti redukton de konsumado kaj malŝparado, tio estas, altefikan utiligon kaj ŝparadon de profitofonto."

Por disvolvi reciklan ekonomion, Ĉinio planas laŭleĝe fondi koncernan inspiran mekanismon. Sinjoro Feng Zhijun konigis la inspirajn rimedojn en la projekto. Li diris:

"Starigi fakan fonduson por recikla ekonomio, praktiki financan subtenon al programoj de gravaj scienc-teknikoj pri recikla ekonomio, praktiki favoran imposton al aktivado por akceli disvolviĝon de recikla ekonomio kaj praktiki politikojn pri prezo kaj kotizo favorajn al disvolvo de recikla ekonomio."

Laŭ informo, skizado de leĝo-projekto pri recikla ekonomio de Ĉinio komenciĝis en 2005. Kunagante kun ellaborado de leĝo pri recikla ekonomio, koncernaj departementoj de la Ŝtata Konsilantaro organizas ellaboradon kaj amendadon pri koncernaj kompletigaj leĝoj kaj normoj. Pli ol 300 koncernaj normoj estos ellaborataj ĉijare kaj venontjare.

Koncernaj Novaĵoj
Komento
 
 
�ޱ����ĵ�

pli>>
China Radio International
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040