china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Zhao Xia: "Mi ne vanigos gravan komision de partio kaj popolo."
(GMT+08:00) 2007-09-11 16:28:39

Karaj aŭskultantoj, 47-jaraĝa s-ino Zhao Xia estas ĝenerala vic-projektisto de la Shenyang-a Avioprojekta Instituto. Ŝi aspektas tre ordinare, tamen nur malmultaj homoj scias, ke malantaŭ tiu ĉi modesta mezaĝa virino brilas admirindaj meritoj kaj honoroj. Ŝi estas la unua ankaŭ la unika virina ĝenerala vic-projektisto de la projekta departemento pri totala pneŭmatika dispozicio de aviadaj flugiloj en Ĉinio, jam partoprenis en esplorado pri dekkelkaj gravaj aviadiloj, 6-foje starigis meritojn kaj gajnis multajn honorajn titolojn.

S-ino Zhao Xia diris: "Multaj kolegoj nomas min Sentimulino. Jes, tio estas vera." La projekta laboro de avio-pneŭmatika dispozicio, farata de ŝi, bezonas konduki la pneŭmatikan eksperimenton. En iu eksperimenta bazloko situanta en la sudokcidenta Ĉinio, la natura medio estas malbonega, unu eksperimento ofte daŭras dekkelkajn horojn aŭ eĉ kelkajn diurnojn. Por tio eĉ fortikaj viroj apenaŭ povas elteni. Tamen ŝi ne timas defion. Kiam ŝi troviĝas en la lokalo, ŝi ĉiam sin okupas pri ekzamenado de donitaĵoj, desegnado de linioj kaj akurata solvo de problemoj.

Foje, dum "cent-taga kampanjo" por fari aviadilon el grava tipo, pro tro laciga laborado, ŝi grave malsaniĝis, kaj kuracisto donis al ŝi ultimaton pri enhospitaliĝo. Sed tiam multaj aferoj atendis ŝin, inkluzive de 50 teknikaj raportoj, pli ol 400 interkonsentoj subskribendaj kaj multaj teknikaj problemoj… Sekve, eĉ unu tagon ŝi ne loĝis en hospitalo, kaj daŭrigis la laboradon ĝisfine. Nur en la postlaboraj horoj ŝi vizitis hospitalon kaj akceptis kuracadon, sed vespere ŝi denove aperis en laborejo por solvi problemojn aŭ subskribi dokumentojn.

S-ro Sun Zhixiao, kolego de s-ino Zhao Xia, diris: "Estante gvidanto, ŝi estas estimata; estante projektisto, ŝi respektata, kaj estante kolego ŝi ŝatata. En la jaro 2000, inĝeniero Tao Xiaoyang, kiel membro de la labora grupo gvidata de s-ino Zhao Xia, vojaĝis al Rusio. Kiam ili transiris la doganejon, s-ino Zhao Xia hazarde vidis lian pasporton kaj rimarkis, ke kelkajn tagojn poste estos lia naskiĝtago. S-ro Tao diris: "Fakte pro okupiteco mi mem jam forgesis mian naskiĝtagan datrevenon. En la sama tago, s-ino Zhao Xia aĉetis legomojn kaj fruktojn, preparis bongustajn pladojn kaj fine ŝi eĉ prezentis botelon da vino. Tio ĝoje surprizis min, kaj mi ne povas imagi, ke mia superulo memoris mian naskiĝtagon kaj persone aranĝis naskiĝtagan festenon por mi. Vere agrable kaj kortuŝe!"

S-ro Wang Qitao, estro de la oficejo de pneŭmatika departemento, rememoras: "Ĝenerala vicprojektisto s-ino Zhao estas nia gvidanto, tamen ŝi ĉiam agas antaŭ ni. Foje la supera instanco postulis, ke nia departemento faru special-teman raportan filmon en unu tago. Sed mankis al ni krudmaterialoj, kaj ni falis en embarasiĝon. Tiumomente ŝi diris al ni: 'Mi faru kune kun vi'. Ni do kune laboregis de la 7-a horo ĝis la 23-a kaj plenumis la taskon. Poste ni sciis, ke tiam ŝi estis suferanta de grava malsano."

S-ino Zhao Xia diris: "Mia laboro ja estas grava devo por mi." Dum esplorado pri apartiga tekniko de eksteraj pendaĵoj, la precizeco de projekto, analizo kaj eksperimento rekte influas la sekuron de aviadilo kaj piloto, tial nepre necesas injekti multan forton kaj ne timi grandan teknikan riskon, krom ne paroli pri tio, ke la fina rezulto ne estas destinita. Ŝi diris: "Tamen antaŭ la devo mi ne povas regresi, do mi iniciative petis la taskon, kaj post multaj sendormaj noktoj, mi finfine konkeris ĉiujn malfacilojn kaj akiris sukceson."

Ŝi diris ankaŭ: "Estante teknika laboranto sur la nacidefenda fronto, mi estas elektita kiel reprezentanto de la 17-a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio, tio estas granda honoro por mi. Mi ne vanigos la gravan komision de la partio kaj la popolo, bone plenumante la devon kaj bone farante la propran laboron."

Karaj aŭskultantoj, ĵus ni prezentis al vi s-inon Zhao Xia, elektitan reprezentanton de la 17-a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio.

Koncernaj Novaĵoj
Komento
 
 
�ޱ����ĵ�

pli>>
China Radio International
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040