china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Leviĝo de meza landparto
(GMT+08:00) 2007-09-11 16:52:17

La provincoj Shanxi, Anhui, Henan, Jiangxi, Hunan kaj Hubei troviĝas en la meza parto de Ĉinio. Geografie ili okupas favoran pozicion, kaj laŭ loĝantaro kaj ekonomia agregato ili okupas respektive 28% kaj pli ol 20% de tiuj de la tuta lando. Ili estas grava grenproduktejo kaj ankaŭ la centra areo de la trafika transporta reto kaj grava bazloko de energio kaj krudaj materialoj de Ĉinio, kaj okupas gravan lokon en la nacia ekonomio.

Akceli leviĝon de la meza landparto estas la grava decido, farita de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj la ĉina Ŝtata Konsilantaro post kiam ili faris la strategion kuraĝigi la pioniran rolon de la orienta parto, disvolvi la okcidentan parton kaj reprosperigi la nordorientan malnovan industrian bazlokon, por efektivigi la ĝeneralan strategion de la regiona kunakorda disvolviĝo.

Leviĝo de la meza landparto havas gravan signifon por formi la novan strukturon de la interaktiveco, interkompletigo, reciproka akcelado kaj kuna disvolviĝo de la orienta, meza kaj okcidenta partoj. En la lastaj jaroj la ĉina registaro metis grandan atenton sur strategion de la leviĝo de la meza landparto. La 11-a 5-jara plano rimarkigis, ke la meza regiono devas altigi la industrian nivelon, antaŭenpuŝi industriigon kaj urbanizon kaj sin levi dependante de la nuna bazo kaj elvolvante la geografian avantaĝon.

Koncernaj Novaĵoj
Komento
 
 
�ޱ����ĵ�

pli>>
China Radio International
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040