china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Fundamente formiĝis ĉiuflanke malferma situacio en Ĉinio
(GMT+08:00) 2007-09-12 11:08:15

En Najrobio, iu vendistino montras ĉinan telefonon

La 3-an de septembro, la ĉina ĵurnalo Renmin Ribao aperigis artikolon, kiu montras, ke de la lastaj kelkaj jaroj, Ĉinio aktive partoprenas en la ekonomia tutmondiĝo kaj klopodas por altigi nivelon de la ekstera malfermo, nun fundamente formiĝis la ĉiuflanke malferma situacio en Ĉinio.

La artikolo konigis, ke de la lastaj jaroj, Ĉinio firme tenas la ŝancon de internacia industria transiĝo kaj aktive aliĝas al la tutgloba divido. En la pasinta jaro, la totala importa kaj eksporta sumo de Ĉinio superis 1 700 miliardojn da usonaj dolaroj, je 2,8 obloj pli multe ol tiu en la jaro 2002. Ĉinio kuraĝigas eksterajn komercistojn investi al altnov-teknikaj industrioj, kaj altiras translandajn kompaniojn establi esplorajn kaj ekspluatajn centrojn kaj regionajn stabojn en Ĉinio. Nuntempe la nombro de tiaj centroj de translandaj kompanioj proksimiĝas al mil, kaj tiu de regionaj staboj atingis 300.

Krome, kiam Ĉinio partoprenas en ellaborado de internacia komerca regularo, Ĉinio plene spegulas postulojn de evoluantaj landoj, kaj starigis la figuron de respondecema granda lando per siaj realaj agoj.

Koncernaj Novaĵoj
Komento
 
 
�ޱ����ĵ�

pli>>
China Radio International
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040