china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Scioj faras nin laboristojn ankoraŭ pli fortaj
(GMT+08:00) 2007-09-12 11:28:55

Karaj aŭskultantoj, la Ŝanhaja Hidraŭlikprema Pumpila Fabriko ne havas superecon kompare kun la samfakaj entreprenoj, tamen de la lastaj jaroj, granda kvanto da mendiloj unu post alia alvenas al la fabriko, kaj kiam oni subskribas la komercan kontrakton, ĉiam videblas la aparta noto: "Li Bin respondecas".

47-jaraĝa Lin Bin estas ĝenerala teknologo de la Ŝanhaja Elektra Hidraŭlikprema Pneŭmata Limigita Kompanio, kaj estro de la diĝita laborejo de la hidraŭlikprema pumpila fabriko. Li estas nomata "blu-kolumula heroo" kaj "intelekta kaj specialist-tipa laboristo".

En la jaro 1980 Li Bin diplomiĝis el la teknika kolegio kaj fariĝis laboristo en la nomita fabriko. Tiam la fabriko sin trovis en stagno pro malnovaj instalaĵoj. Li Bin pensis: Ankaŭ ordinara laboristo havas devon por revigligi la fabrikon.

Li ekagis, kaj en la tempo de pli ol unu jaro, li mastris prilaborajn teknikojn de kelkaj fakoj, poste posedis ankaŭ diversajn riparajn teknikojn.

Post nelonge, la fabriko enkondukis la monde avangardajn teknikojn kaj instalaĵojn. Tamen, ĉar la prilaboraj instalaĵoj kaj teknologioj de la fabriko ne atingis la avangardan nivelon, tial la teknikistoj nur povis fari revizion kaj malaltigi la kriterion kaj kvaliton de produktoj.

Li Bin decidis solvi la problemon. Li komencis serĉi materialojn, fari eksperimentojn kaj kondukis ĉiuflankan kontroladon al la prilabora tekniko kaj munta teknologio, kaj elmetis dekojn da renovigaj programoj. Fine, dank' al klopodado fare de Li Bin kune kun la kolegoj, diversaj teknikaj parametroj ĉiuj atingis la monde avangardan nivelon, tio metis la bazon por ke produktoj de la fabriko eniru en internacian merkaton.

"Se ekzistas unu Li Bin, nia fabriko povas ekmarŝi; se ekzistas dek Li Bin, la entrepreno povas revigliĝi." Jen estas elkora laŭdo de veterana fabrikestro Yu Yunfei de la fabriko.

La prezo de tornilaro kaj akcesoraĵoj de la importita diĝita ilmaŝino okupas pli ol 40% de tiu de la ilmaŝino, kaj la prezo de importita tornilaro estas dekoble pli alta ol tiu de la enlande produktita tornilaro. Lin Bin deziris anstataŭigi la importitan tornilaron per la enlande produktitan. En sennombraj feriaj kaj festaj tagoj, Lin Bin ŝvitegis super provfabrikado de tornilaro, fine li atingis sian celon, pro tio ĉiujare la ŝtato povas ŝpari pli ol 100 milojn da juanoj.

En marto de 1986, Li Bin estis sendita al sveda filio de iu germana kompanio por akcepti trejnadon. Li kolektis multajn materialojn pri diĝitaj ilmaŝinoj kaj mastris diversajn laborprocedojn. En la jaro 1988, kiam Li Bin estis refoje trejnata en alia lando, lia teknika nivelo jam estis alte laŭdata de fremdlandaj fakuloj.

"Lasu min provi!" Tio estas kutima diro de Lin Bin, kiam oni renkontis teknikan malfacilon. Per tia spirito, de la lastaj jaroj, Li Bin kaj liaj kolegoj ekspluatis 23 specojn de novaj produktoj, per tio la entrepreno pliigis la vendan kvanton je 19 milionoj da juanoj. En la pasintaj 3 jaroj, Li Bin jam plenumis pli ol 220 teknologiajn renovigojn, kaj kreis rektan ekonomian profiton por la entrepreno je pli ol dek milionoj da juanoj.

Stimulate de lia ekzemplo, ankaŭ la laboristoj de la fabriko lernas diligente kaj laboras energie. La skipo de Lin Bian gajnis multajn honorojn kaj premiojn pro sia progresinteco kaj granda merito.

En la postlaboraj horoj, Li Bin faras ankaŭ interfluon kaj kunlaboron kun skipoj de aliaj entreprenoj. "Linbin-a Teknikista Instituto" kun lia nomo kiel la titolo jam elkulturis 5 800 teknikistojn, kaj la horoj de lia prelegado al lernantoj jam atingis 1 950. Pere de "Retejo de Instruisto Lin Bin kaj Liaj Lernantoj", li faras interfluon kun laboristoj kaj helpas al ili maturiĝi pli rapide.

Li Bin diris: "Scioj faras nin laboristojn ankoraŭ pli fortaj, kaj ni strebas por kontribui pli multe kaj pli bone al la entrepreno, por ke nia lando progresu ankoraŭ pli rapide!"

Koncernaj Novaĵoj
Komento
 
 
�ޱ����ĵ�

pli>>
China Radio International
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040