china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Demokratia centralizismo
(GMT+08:00) 2007-09-13 09:59:09
Per kio konsekvence tenas prosperan vivipovon la Komunista Partio de Ĉinio, kun la historio de pli ol 80 jaroj, rega praktikado en pli ol 50 jaroj kaj pli ol 70 milionoj da membroj? Specialistoj opinias, ke por tio ege gravas persisti kaj perfektigi demokratian centralizismon.

La demokratia centralizismo estas la bazaj organiza principo kaj gvida sistemo. Ĝi fundamente enhavas kombinon inter centralizo sur demokratia bazo kaj demokratio gvidata de centralizo. Persisti en la fundamentaj postulo kaj celo de la demokratia centralizismo signifas formi en la Partio tian politikan situacion, en kiu estas kaj centralizo kaj demokratio, kaj disciplino kaj libereco, kaj unueca volo kaj persona serena animstato.

La demokratia centralizismo ludas gravan rolon ankaŭ en la ŝtata vivo de Ĉinio. La Tutlanda Popola Kongreso kaj la lokaj diversnivelaj Popolaj Kongresoj senescepte estas elektitaj demokratie, ili respondecas al la popolo kaj estas superrigardataj de la popolo; la ŝtataj administraj, juĝaj kaj prokuroraj institucioj senescepte estas elektitaj de la Popola Kongreso, respondecaj al ĝi kaj kontrolataj de ĝi; en divido de funkcioj kaj rajtoj de la centraj kaj lokaj ŝtataj institucioj oni plene disvolvas la spiriton de lokaj aktiveco kaj iniciativo, kun la premiso de la centra unueca gvidado kaj ŝtata leĝosistema unueco.

Koncernaj Novaĵoj
Komento
 
 
�ޱ����ĵ�

pli>>
China Radio International
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040