china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Mi flamigas revon de infanoj per mia revo
(GMT+08:00) 2007-09-17 16:15:27

"Fariĝi instruisto estas mia revo. Viziti lernejon estas revo de montaj infanoj. Mi flamigas revon de infanoj per mia revo." Estas tre honestaj la vortoj de vilaĝinstruistino Ma Xianhua en Guoshu-vilaĝo en Jinlin-provinco, tamen estas pli honesta ŝia agado.

En 1996, Arbarkultura Buroo de Ĉina Kore-nacieca Aŭtonoma Subprovinco varbis pli ol 60 familiojn el diversaj lokoj por planti fruktarbojn. Veninte tien, ili trovis, ke la plej proksima lernejo distancas je pli ol 10 lioj de la loko. Estis malfacile, ke infanoj vizitu lernejon. Ĝuste tiam Ma Xianhua fariĝis instruisto de 13 lernantoj en Guoshu-vilaĝo.

Unuafoje Ma Xianhua iris al la lernejo per pli ol 2 horoj. Tamen enirinte en la klasĉambron kaj vidinte la lernantojn bonvenigantajn ŝin, Ma Xianhua estis kortuŝita. Ŝi diris, ke se la lernantoj volas viziti lernejon, ŝi nepre instruas ilin.

Guoshu-vilaĝo estas malriĉa. Ma Xianhua venkis multe da malfacilaĵoj. La klasĉambro estis malgranda kaj simpla. Ma Xianhua instaligis elektran linion per sia mono. Somere, kiam pluvis la infanoj lernis en seka loko, sed ŝi donis lecionon en pluveto. Vintre ŝi pruntis karbon por bruligi la fornon. Ma Xianhua faris instruilojn mem. Kvankam ŝi malsaniĝis je kelkaj malsanoj, tamen ŝi ne prokrastis unu lecionon pro tio.

Ma Xianhua konsideras tiujn lernantojn kiel siajn infanojn. La lernantoj tre ŝatas ŝin.

En la fino de ĉiu semestro, Ma Xianhua prenis ekzamenpaperon de 1-a Elementa Lernejo de Huichun-urbo. Estro de vilaĝa komitato inspektis la ekzamenon. Ĉiuekzamene estas tre bona la poentaro de la lernantoj de Ma Xianhua. Ŝi estas tre ĝoja pro tio. Ankaŭ la gepatroj de la infanoj estas tre ĝojaj.

En pasintaj 11 jaroj, pli ol 60 lernantoj de Ma Xianhua diplomiĝis el la Elementa Lernejo de Guoshu-vilaĝo kaj varbiĝis en mezlernejojn. Ŝi estis premiita kiel Bona Instruistino de Monta Popolo, Tutlanda Instruista Modelo, Tutlanda Modela Instruistino, Unu el Dek Junaj Instruistoj de Mez- kaj Elementa Lernejoj kaj tiel plu.

Nun la Elementa Lernejo de Guoshu-vilaĝo havas tute novan aspekton, 100 kvadrataj metroj da klasĉambroj, ebena sportejo kaj arbetoj. Ma Xianhua diris, ke kvankam ŝi famiĝis nun, tamen ŝi ankoraŭ estas ŝi kiel antaŭe. Ŝi nepre ne malesperigos la aspiron de la partio kaj la popolo.

En la vilaĝo, troviĝas iu infano kun malsufiĉ-evolua intelekto. Kiam li jam estis en la aĝo por viziti lernejon, liaj gepatroj ne permesis tion. Sciinte pri tio, Ma Xianhua kelkfoje vizitis la hejmon de la infano kaj fine persvadis liajn gepatrojn. La gepatroj ne havis tempon por akompani la infanon viziti lernejon. Tial ĉiutage Ma Xianhua tion faris anstataŭ liaj gepatroj. Ma Xianhua diris, ke rigardante kreskadon de tiuj infanoj, ŝi sentas, ke ŝia vivo estas signiforiĉa.

Elektite kiel reprezentanto al la 17-a Tutlanda Kongreso de KPĈ, Ma Xianhua esprimis, ke tio estas granda honoro por ŝi. Ŝi nepre plipene laboros por ke ĉiuj infanoj sane kaj ĝoje finu la lernadon.

Koncernaj Novaĵoj
Komento
 
 
�ޱ����ĵ�

pli>>
China Radio International
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040