china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Ĉinoj havas grandan esperon pri 17-a Tutlanda Kongreso de Komunista Partio de Ĉinio
(GMT+08:00) 2007-09-24 15:32:25
Venontmonate okazos en Pekino la 17-a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio. Raportisto sciis el intervjuoj de la lastaj tagoj, ke personuloj de ĉinaj diversaj socitavoloj havas grandan esperon, ke okazigo de la kongreso alportos al la popolanoj pli da favoroj. Sekvos pli detala raporto.

Pekinano s-ro Chen Fan diris:

(sono 1-a parolo de s-ino Chen)

"Ni esperas, ke delegitoj pli multe esploros kaj diskutos realajn problemojn de la ordinaraj popolanoj en la kongreso, ekzemple, enoficiĝon de studentoj post diplomitiĝo, prezon de domoj kaj kurac-akcepton de popolanoj. Ni esperas, ke okazigo de la kongreso alportos al ni realajn favorojn."

Alta domprezo, malfacila enlernejigo kaj alta kurac-prezo estas 3 malfacilaj problemoj alfrontataj de ordinaraj ĉinoj. Antaŭ nelonge, "Semajna Periodaĵo de Ĉina Ekonomio" publikigis artikolon titolitan "17-a Tutlanda Kongreso kontentigos Novan Esperon de Popolamasoj". La artikolo skribis, ke en raporto pri aktivadoj de ĉinaj alttavolaj gvidantoj de la lastaj tagoj troviĝas multaj informoj, kiuj igas la ordinarajn popolanojn ekscititaj kaj esperplenaj. Tiuj "informoj" klare montras, ke serio da varmaj problemoj pri popolvivo inkluzive de domprezo, eduko kaj kuraco estos solvitaj el sistema kadro sub programo kaj politikoj ellaborotaj en la 17-a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio.

S-ino Chen Xuewei, profesoro de Centra Lernejo de la Komunista Partio de Ĉinio, opiniis, ke por vasta nombro de popolanoj, la kongreso estos ege bona afero por alporti kunĝuadon de pli da fruktoj de ekonomia disvolvo kaj realigi kompletan bonstatigon. La kongreso estas ne nur "nova historia ekirpunkto" de la Komunista Partio de Ĉinio, sed ankaŭ nova espero de 1, 3 miliardo da ĉinoj.

Ŝi diris ankaŭ, ke depost la 16-a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio, oni senĉese pligrandigas fortecon por solvi diversajn problemojn pri popolvivo. Ekzemple, ĉijare kampara deviga eduko realigis senpagecon de lerno-kotizo kaj 150 milionoj da familioj gajnis favoron el tio.

Ĉina fama ekonomikisto s-ro Yi Xianrong opiniis, ke kvankam novaj programo kaj politikoj de la Komunista Partio de Ĉinio en regado kaj ŝtata administrado estos oficiale ellaboritaj en la kongreso, tamen iuj enhavoj estas sinsekve ellaborataj kaj preparataj. Li, kiel ekonomikisto, esperas, ke okazigo de la kongreso akcelos reguligon de akcia merkato kaj pli favoros al la popolanoj.

(sono 2-a parolo de s-ro Yi Xianrong)

"De la lastaj jaroj post la 16-a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio, tio estas la ĉefa problemo, ke troviĝas ŝaŭmo en dom-biena merkato kaj akcia merkato. Se la 17-a Tutlanda Kongreso havos bonan reguligadon sur antaŭa bazo kaj laŭpaŝe nuligos ŝaŭmon de kapitala prezo, eblos, ke la ekonomio daŭre kaj stabile sin disvolvu."

Lastatempe alvenis 2 bonaj novaĵoj por la popolanoj: la unua, ke Ĉinio rapidigos establi kuracan asekuran sistemon por urbaj loĝantoj; la alia, ke Ĉinio komencis komplete establi kamparan minimuman viv-garantian sistemon. La du sistemoj estas konkreta plenumo por ke la publika financo estu ĝuata de la popolo.

Koncernaj Novaĵoj
Komento
 
 
�ޱ����ĵ�

pli>>
China Radio International
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040