china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Scienca vivo de s-ro Chen Jianping
(GMT+08:00) 2007-09-28 17:51:27

S-ro Chen Jianping estas estro de Agrikultura Scienca Akademio de Zhejiang, suda provinco de Ĉinio. En la pasinteco, li strebis por personeco, kaj nun li volas nur bone gvidi sian grupon, amasigi kaj kulturi pli da junaj sciencteknikaj talentuloj.

En la jaro 1989, li alvenis al la unua agrikultura instituto en Britio kaj disvolvis virusologian esploron. Nur en 8 monatoj, li fine eltrovis plantan viruson kaj solvis malfacilan problemon, kiu ĝenis la mondon 30 jarojn. La eltrovo, kiel grava progreso en la historio de internacia bakteri-infekta virusologio, gajnis la unuan premion pri ŝtata sciencteknika progreso. Tiam s-ro Chen Jianping estis nur 27-jaraĝa.

Post tio, li solvis alian monde malfacilan problemon, kiu ĝenis plantan virusologian kampon pli ol 20 jaroj. Per propraj diligenteco kaj talenteco, li fariĝis elita sciencisto kun alta renomo.

En la jaro 2002, li laboris kiel estro de Agrikultura Scienca Akademio de Zhejiang. Tiam li faris novan planon pri sia vivo. "Estro de sciencesplora organizo devas havi bonan profesiecon, sed ankaŭ devas esti specialisto kun strategia prudenteco. Li ankaŭ devas ne nur havi konscion de ĝenerala situacio, sed ankaŭ esti helpema". Ĝis nun, li jam kulturis 13 doktorojn kaj 6 magistrojn. Multaj el ili estis promociitaj kiel esploristoj. Por ke pli da junuloj havu ŝancon elstariĝi, li multfoje cedis la lokon de la unua aŭtoro en tezoj kaj eĉ cedis la lokon de komunika aŭtoro al junuloj, kiuj laboras en la fronto de scienca esploro.

Li opiniis, ke la akademio kun mil sciencesploraj laborantoj, gvidata de li, devas porti pli da ŝtatnivelaj sciencaj misioj kaj socia respondeco. Ĝuste sub lia iniciato, la akademio disvolvis esploron ĉirkaŭ sekureco de nutraĵoj, pliigo de enspezo kaj pliigo de efikeco de kamparanoj, tiele en la akademio aperis amaso da sciencesploraj fruktoj. Nuntempe, sintezaj sciencesploraj efektivaj fortoj de la akademio okupas la antaŭan lokon en provincnivelaj agrikulturaj akademioj en la tuta lando.

La vivo de s-ro Chen Jianping ĉiam estas intime ligata kun "agrikulturo": li estis naskita en la kamparo, kreskis en la kamparo, studis en agrikultura universitato kaj laboras en agrikultura akademio. Tio estas aspiro de s-ro Chen Jianping, ke li dumvive bone faru "agrikulturan sciencan esploron".

Koncernaj Novaĵoj
Komento
 
 
�ޱ����ĵ�

pli>>
China Radio International
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040