china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Ĉinio atingis komencan sukceson en energiŝparo kaj mediprotekto
(GMT+08:00) 2007-10-12 13:12:07

Pro la efektivigo de diversaj rimedoj koncernaj al energiŝparado kaj reduktado de poluaĵa ellaso, de la lasta jaro la energikonsumo por unuo en la malneta enlanda produktvaloro rapide malpliiĝas kaj la ekologia medio boniĝas.

Ĉinio mobilizas ĉiujn civitanojn kaj familiojn fari siajn kontribuojn al energiŝparo kaj mediprotekto. Ĉina vicĉefministro Zeng Peiyan faris proponon al ĉiuj. Li diris: "En la nomo de Taihu, Chaohu kaj Dianchi, la tri plej grave poluitaj lagoj en Ĉinio, kaj ĉiuj grandaj riveroj, mi apelacias al ĉiuj organizoj, familioj kaj civitanoj atenti energiŝparon kaj mediprotekton."

La ĉina registaro diskonigas la ideon pri energiŝparo kaj mediprotekto per diversaj kanaloj. Ĝi proponas, ke oni mane lavu vestojn kaj ne stiru personan aŭton almenaŭ unufoje en ĉiu monato, kaj serioze avertas drinkantojn, ke 500 mililitroj da sorgobrando povas esti energio egala al 400 gramoj da karbo.

De la lastaj jaroj pro rapida kresko de la ekonomio reliefiĝas la kontraŭdiro inter ekspluatado de resursoj kaj protektado de medio. Por ŝanĝi tiun ĉi staton, en la jaro 2003 la ĉina registaro elmetis la sciencan koncepton pri disvolvo, kaj emfazis, ke oni bone traktu la rilatojn inter ekonomia konstruado kaj kresko de loĝantaro unuflanke kaj utiligo de resursoj kaj protektado de medio aliflanke, por efektivigi la daŭrigeblan disvolvon. Du jarojn poste Ĉinio elmetis la postulon konstrui energiŝparan kaj medi-amikan socion. En la lasta jaro Ĉinio elfaris la mezperiodan celon: en la jaro 2010 la energikonsumo por unuo en la malneta enlanda produktvaloro malaltiĝu je 20% kompare kun tiu en la jaro 2005 kaj la ellaso de ĉefaj poluaĵoj reduktiĝu je ĉirkaŭ 10%.

Ĉinio prenas la laboron pri energiŝparo kaj mediprotekto kiel la gravan punkton en la konstruado de la energiŝpara kaj medi-amika socio. La registaro aplikis diversajn rimedojn por bridi tro rapidan kreskon de entreprenoj kun alta energikonsumo kaj grava poluo kaj rapide elimini malprogresintajn entreprenojn. En la unua duono de la kuranta jaro Ĉinio malfunkciigis malgrandajn termoelektrejojn kun la totala kapacito de pli ol 5,5 milionoj da kilovattoj kaj eliminis malavangardan ŝtaligon kun la kapablo de pli ol 11 milionoj da tunoj.

La registaro postulas, ke diversaj entreprenoj renovigu teknikon por altigi la rendimenton kaj redukti la poluaĵan ellason, aŭ ĝi punos ilin. Administrantoj de ĉinaj entreprenoj, precipe tiuj de grandaj entreprenoj, pli kaj pli konscias la urĝecon de la energiŝparo kaj mediprotekto. Sinjoro Li Rongrong, direktoro de la Komisiono pri Kontrolo kaj Administro de Ŝtatposedaj Aktivoj sub la ĉina Ŝtata Konsilantaro, diris, ke la komisiono punos aŭ premios grandajn ŝtatposedajn entreprenojn laŭ ilia plenumado de la energiŝparo kaj mediprotekto. Li diris: "Gravaj entreprenoj difinitaj de la komisiono devas efektivigi diversajn normojn pri energikonsumo kaj poluaĵa ellaso kaj klopode atingi la historian rekordon. Ni esperas, ke triono de ili atingu internacie avangardan nivelon."

Pro praktikado de tiuj ĉi rimedoj evidentiĝas la efikeco kaj boniĝas la ekologia medio. Laŭ statistiko, en la pasinta jaro la energikonsumo por unuo en la malneta enlanda produktvaloro unuafoje de la jaro 2003 malaltiĝis kompare kun antaŭe, kaj la kresko de la ellasa kvanto de ĉefaj poluaĵoj malrapidiĝas.

Koncernaj Novaĵoj
Komento
 
 
�ޱ����ĵ�

pli>>
China Radio International
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040