china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Ĉina reganta partio aktive esploras partian diplomation kun ĉinaj trajtoj
(GMT+08:00) 2007-10-12 13:12:07
Meze de oktobro okazos la nova Tutlanda Kongreso de la ĉina reganta partio, la Komunista Partio de Ĉinio. En la kongreso, la partio resumos la potenc-plenumajn spertojn en la lastaj kvin jaroj, determinos gravajn orientilojn kaj politikojn de la partio kaj la ŝtato por la certa estonta tempo.

La 18-an de septembro, en la halo de la Internacia Departemento sub la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, estro de la departemento Wang Jiarui konigas al ordinaraj ĉinoj pri respondeculoj de la Demokratia Partio de Ĉeĥio, kun kiuj li baldaŭ intervidiĝos. La 18-a estas la malferma tago de la departemento. En la estonteco, pli kaj pli da ordinaraj ĉinoj povos iri en tiun ĉi kernan departementon respondecan pri eksteraj kontaktiĝoj de la reganta partio.

La Komunista Partio de Ĉinio tenas ankoraŭ pli malferman sintenon ankaŭ al diverslandaj partioj. Vicestro de la departemento Liu Hongcai diris intervjuate:

"'Sendependeco, memdecido, plena egaleco, reciproka respekto kaj neinterveno en alies internajn aferojn' estas la kvar principoj de nia partio rilate al tekstera kontaktiĝo. Sur tiu ĉi bazo ni volontas disvolvi novtipajn interpartiajn interfluojn kaj kunlaborojn kun partioj kaj politikaj organizoj de diversaj landoj kaj regionoj. Nun, la Komunista Partio de Ĉinio tenas diversformajn kontaktiĝojn kaj interfluojn kun pli ol 400 partioj kaj organizoj de pli ol 160 landoj kaj regionoj, tago post tago maturiĝas la nova dispozicio de partia diplomatio kun ĉinaj trajtoj, ĉiudirekta, plurkanala, vasta kaj profunda."

Laŭ statistiko, nur en la pasintaj kvin jaroj la Komunista Partio de Ĉinio invitis kaj akceptis pli ol 1 000 delegaciojn de fremdlandaj partioj, interalie, proksimume 200 delegacioj estis gvidataj de ĉefaj gvidantoj de fremdlandaj partioj. En tiuj kvin jaroj, la Komunista Partio de Ĉinio starigis novajn interpartiajn rilatojn kun preskaŭ cent partioj de pli ol 30 landoj.

La gvidantaro de la Komunista Partio de Ĉinio alte atentas la eksteran interpartian kontaktiĝon. Sinjoro Liu Hongcai diris:

"En ekstera kontaktiĝo, ni vaste konatiĝas kun novaj amikoj, profunde konatiĝas kun bonaj amikoj kaj ne forgesas la malnovajn amikojn."

Baldaŭ okazos la 17-a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio. Liu Hongcai diris, ke en la ekstera interfluo, la partio staras sur nova historia startpunkto:

"Kun profunda ŝanĝiĝo de la rilatoj inter Ĉinio kaj la mondo, la ekstera kontaktiĝo de la Komunista Partio de Ĉinio vizaĝas al senprecedencaj ŝancoj kaj defioj. Ni konvinkiĝas, ke la ekstera kontaktiĝo de la partio faros novan ankoraŭ pli grandan kontribuon al fortigo de reciproka kompreno kaj konfido inter la popoloj, starigo de la bona internacia figuro demokratia, progresema, malferma kaj kreema de nia partio, antaŭenpuŝo de disvolvo de interlandaj rilatoj kaj akcelo de konstruado de harmonia mondo."

Koncernaj Novaĵoj
Komento
 
 
�ޱ����ĵ�

pli>>
China Radio International
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040