china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Ĉina diplomatio gvidata de koncepto pri "harmonia mondo"
(GMT+08:00) 2007-10-12 13:12:07
Baldaŭ okazos la 17-a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio. Retrorigardante la ĉinan diplomatian praktikadon en la lastaj kvin jaroj, oni facile rimarkas, ke la koncepto pri "harmonia mondo" prezentita de la Komunista Partio de Ĉinio jam estas unu el la ĉefaj temoj de la ĉina diplomatio. Gvidate ĝuste de tiu ĉi koncepto, la ĉina diplomatio akiris elstarajn atingojn en la lastaj kvin jaroj.

Antaŭ kvin jaroj la raporto de la 16-a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio montris: "Ni volontas klopodi kune kun la internacia socio por aktive akceli plurpolusiĝon de la mondo kaj antaŭenpuŝi plurajn fortojn harmonie kunekzisti." En septembro 2005 ĉina plej alta gvidanto Hu Jintao publikigis gravan paroladon en la pinta konferenco celebra al la 60-a datreveno de fondiĝo de UN, sub la titolo: "Klopodu por konstrui harmonian mondon kun longedaŭra paco kaj komuna prospero". En la parolado li unuafoje prezentis la koncepton konstrui 'harmonian mondon" kaj faris eksplikadon pri ĝi. Li opinias, ke por konstrui "harmonian mondon" necesas persisti en plurflankismo, realigi komunan sekurecon; persisti en reciproke utila kunlaboro, realigi komunan prosperon; persisti en tolerema spirito kaj realigi dialogon inter civilizacioj. Li diris:

"Ni devas starigi novan sekurecan koncepton de reciproka konfido, reciproka utilo, egaleco kaj kunlaboro, establi kolektivan sekurecan mekanismon justecan kaj efikan; ni devas antaŭenpuŝi establon kaj perfektigon de plurflanka komerca mekanismo malferma, justeca kaj nediskriminacia, evoluintaj landoj devas porti pli da respondeco por realigi ĝeneralan, harmonian kaj ekvilibran disvolvon de la tuta terglobo, energie antaŭenpuŝi la evoluantajn landojn disvolviĝi pli rapide por ke la 21-a jarcento estu jarcento en kiu ĉiu ĝuas evoluadon; ni devas, per la spirito de egaleco kaj malfermo, protekti variecon de civilizacio, fortigi dialogon kaj interfluon inter diversaj civilizacioj kaj kunlabore konstrui harmonian mondon en kiu kunekzistas diversaj civilizacioj."

La ĉina koncepto pri "harmonia mondo" estas vaste aprobata de la internacia socio. Profesoro de la usona Marilanda Universitato Anil K. Gupta opinias, ke la porpledo de la ĉina registaro pri harmonia mondo signifas la situacion de duobla kaj plurobla gajno en disvolvo de la rilatoj inter Ĉinio kaj aliaj landoj.

"Mi opinias, ke la koncepto pri harmonia mondo interligiĝas kun la pledo pri paca disvolvo. Paca disvolvo signifas harmoniajn rilatojn inter Ĉinio kaj aliaj landoj. La kerna signifo de paca disvolvo estas la koncepto de duobla gajno, ne de unuflanka profito. Ĉina disvolviĝo ne signifas perdon de aliaj landoj."

Antaŭenpuŝi konstruadon de harmonia mondo kaj iri la vojon de paca disvolvo jam estas la baza politiko de la ĉina registaro en diplomatia praktikado. La 5-an de la lasta marto, ĉina ĉefministro Wen Jiabao refoje emfazis en la raporto de la registara laboro, ke Ĉinio senŝanceliĝe iros la vojon de paca disvolvo. Li diris:

"Konstrui harmonian mondon signifas politike egalecon kaj demokration, ekonomie reciproke utilan kunlaboron, kulture interfluon kaj kunan progresadon kaj realigon de longedaŭra paco kaj komuna prospero de la mondo. Vizaĝe al la komplika kaj ŝanĝiĝema internacia situacio, ni devas alte teni la standardon de paco, disvolvo kaj kunlaboro kaj senŝanceliĝe iri la vojon de paca disvolvo."

Koncernaj Novaĵoj
Komento
 
 
�ޱ����ĵ�

pli>>
China Radio International
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040