china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Ĉinio klopodas por ke ĉiuj ĝuu fundamentan kuracan servon
(GMT+08:00) 2007-10-12 13:12:07
De la lastaj jaroj, Ĉinio konsekvence disvolvas kaj perfektigas higienan kuracan aferon kaj klopodas por ke ĉiuj ĝuu fundamentan kuracan servon, kaj por altigi la sanan nivelon de la loĝantoj. En la kamparo, pli kaj pli vastiĝas la skalo de la novtipa koopera kuraca sistemo; en la urboj vigle disvolviĝas la loĝkvartala kuraca servo. Stabile progresas la fundamenta kuraca asekuro de urbanoj.

Sinjorino Huang Haixia estas kamparanino en la antaŭurbo de la ĉina orienta municipo Ŝanhajo. Pro kronika malsano, ŝi devis ofte preni medikamenton de hospitalo, tamen ĉiufoje ŝi devis atendi longe. Tio ja lacigis ŝin kaj forrabis de ŝi multe da tempo. Tamen antaŭ nelonge, en la kvartalo Baoshan, kie ŝi vivas, oni prezentis kuracistan sanigan sistemon por kamparana familio. Pro tio ŝi trankviliĝis.

Pro tiu ĉi sistemo, ĉiuj kamparanaj familioj en la kvartalo Baoshan posedas propran familian kuraciston kaj ĝuas oportunajn servojn, ekzemple, diagnozadon, korpoekzamenadon, peti kuracan pagon de la novtipa kampara koopera kuracado, sanitaradon por virinoj kaj infanoj, preventadon kaj regadon de infektaj kaj kronikaj malsanoj. Ŝi diris:

"La kuracistoj ja similas al niaj intimuloj. Ni povas akurate interkonsiliĝi kun ili pri iu problemo kaj ili akurate donas al ni helpon por solvi la problemon. En ĉiu familio estas medikamenta kesto. De la lastaj jaroj ni pli kaj pli sentas la zorgon de la registaro al ni. Ja estas agrable!"

Nun en nia lando la novtipa kampara koopera kuracado favoras 720 milionojn da kamparanoj, do pli ol 80% de ĉinaj kamparanoj. La kamparano aliĝinta al la koopera kuracado jare pagas 10 juanojn de renminbi, li do povas peti sian certan kuracan elspezon de la sistemo. La centra kaj lokaj registaroj pagas plejparte la elspezon de kamparanoj por kuracado. Ĉina vicministro pri sano sinjoro Chen Zhu diris:

"De la lastaj jaroj grandmezure altiĝas la elspezo de la centra registaro por higiena afero, ĉefe por la meza kaj okcidenta landpartoj. La centra financo pagas 40% de la fonduso, la lokaj registaroj, 40% kaj la kamparanoj memvole pagas 20%."

En la urboj, la ĉina registaro energie antaŭenpuŝas konstruadon de higiena serva sistemo en loĝkvartaloj. La urbanoj povas ĝui bonan kuracan servon en la propraj loĝkvartaloj kaj elspezas pli malmulte.

Krome, Ĉinio ankaŭ stabile akcelas provadon de fundamenta kuraca asekuro por nelaborantaj urbanoj, ĉefe maljunuloj kaj infanoj.

La ĉina registaro jam difinis Pekinon kaj aliajn sume 79 urbojn kiel provurbojn de fundamenta kuraca asekuro por nelaborantaj urbanoj. Ĉina vicministro pri laboro kaj socia garantio sinjoro Hu Xiaoyi diris:

"La provado celas ĉefe esplori kaj perfektigi la politikan sistemon de fundamenta kuraca asekuro por nelaborantaj urbanoj, formi racian monkolektan mekanismon, perfektigi adminitran mekanismon kaj normigi la funkciigan mekanismon kaj paŝo post paŝo starigi la fundamentan kuracan asekuran sistemon por nelaborantaj urbanoj."

La ĉina registaro prenas kiel sian gravan devon disvolvon de prisana afero, akcelon de fundamenta kuraca servo por ĉiuj; la financa investo ĉiujare pliiĝas, la koncernaj politikoj kaj sistemoj perfektiĝas paŝo post paŝo. Estas kredeble, ke en la proksima estonteco, la ĉina popolo ĝuos ankoraŭ pli bonan kaj ankoraŭ pli perfektan kuracan servon.

Koncernaj Novaĵoj
Komento
 
 
�ޱ����ĵ�

pli>>
China Radio International
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040