china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Ĉina kultura kampo plivastigis eksteran malfermon
(GMT+08:00) 2007-10-12 13:12:07
Depost laŭpaŝa malfermo de la ĉina kultura merkato, privata kapitalo kaj ekstera kapitalo eniris en pli kaj pli vastan skalon de la kultura kampo. Neŝtata kapitalo kaj ŝtata kapitalo kune akcelas rapidan disvolvon de la ĉina kultura merkato.

Ekde la fino de ĉi-jara aŭgusto, klasika muzika dramo de usona Broadway "42-a Strato" estas prezentata en 10 ĉinaj urboj. Estas ĝuste ĉin-usona kunkapitala entrepreno, nove establita en la jaro 2005, kiu enkondukis la dramon. S-ro Franz Don, la unua plenuma oficisto de la entrepreno, diris,

"Ĉinio nove konstruis multajn teatrojn en Ningbo, Hefei, Chongqing kaj aliaj lokoj. Tiuj teatroj estas ege novaj kaj havas bonajn kondiĉojn. Ni planas prezenti 3 muzikajn dramojn en 10 ĉinaj urboj ĉiu-jare. Kiel en aliaj lokoj en la mondo, muzikaj dramoj povas trovi propran hejmon en Ĉinio. Spektantaro ĝuos kvintesencon, ĉarmon kaj ĝojon el tiuj dramoj."

En la jaro 2005, Ĉino amendis koncernajn regulojn kaj permesis, ke ekstera kapitalo eniru en la prezentan merkaton. Alilandaj investantoj povas partopreni en prezenta funkciigo per kunkapitalo kaj kunfunkciigo kun ĉinaj investantoj. S-ro Mackintosh, ĝenerala direktoro de brita fama kompanio Cameron Mackintosh, kiu prezentis "Katon" kaj aliajn monde famajn klasikaĵojn en Ĉinio kaj gajnis grandan sukceson, opiniis, ke investa medio en Ĉinio estas malstreĉa kaj ankaŭ la ĉina registaro liveris plenfortan subtenon.

En Ĉinio, enkondukitaj filmoj, televidaj dramoj kaj kulturaj programoj kune faritaj de Ĉinio kaj aliaj landoj estas vaste bonvenigataj de la publiko. La kultura industrio plivastigis malfermon kaj riĉigis enhavon de la vivo de la popolo. Depost la jaro 2000, la ĉina registaro sinsekve ellaboras multajn politikojn, kuraĝigas kaj subtenas, ke neŝtata kapitalo faru investon en la kultura industrio.

Nuntempe, prezenta merkato, vendado de sonvidaj produktaĵoj kaj eldonaĵoj estas malfermataj por la ekstera kapitalo. Alilandaj komercistoj povas establi solkapitalajn entreprenojn ankaŭ en funkciigo de artaĵoj. "798-Fabriko", arta regiono bone konata en Pekino, allogis multajn galeriojn investitajn de alilandaj komercistoj.

Krom prezentado kaj amuzaĵoj, ankaŭ iuj novaj kulturaj kampoj formiĝantaj en Ĉinio liveris bonan investan ŝancon. Ekstera kapitalo kaj privata kapitalo rapide eniras en nov-komunikilan kampon.

Vicestro de Kultura kaj Merkata Departemento sub la ĉina Ministerio pri Kulturo, opiniis, ke eniro de ekstera kapitalo en la ĉinan merkaton alportis avangardajn administrajn konceptojn kaj rimedojn, enkondukis iujn programojn, riĉigis la enhavon de la vivo de la ĉina popolo kaj altigis konkurencan kapablon de ĉinaj entreprenoj. La ĉina registaro ankaŭ sin dediĉas por krei bonan merkatan medion, establis specialan laboran grupon konsistantan el ŝtataferaj konsilantoj, akordis diverslokajn agojn, batis atencon de intelekta proprieto kaj popularigas protektajn sciojn.

En la pasinta jaro, Ĉinio publikigis venontan 5-jaran planon pri kultura disvolvo, klare montris orientilon de merkatiga reformado kaj ekstera malfermo de kultura industrio. Ankaŭ diverslokaj registaroj establis specialajn kapitalojn por helpi ekspluaton kaj popularigon de kulturaj produktaĵoj, tiele la ĉinaj kulturaj produktaĵoj estos pli kolorriĉaj.

Koncernaj Novaĵoj
Komento
 
 
�ޱ����ĵ�

pli>>
China Radio International
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040