china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Granda ŝanĝiĝo de ĉinoj pri proprieta protektado
(GMT+08:00) 2007-10-12 13:12:07

Okaze de la Nacia Tago, la 1-a de oktobro, ekvalidiĝis Leĝo pri Proprieto, longe atendita de ĉinoj. Ĝi estas la unua leĝo de Ĉinio por protekti privataĵojn. Ĝi, koncerna al interesoj de 1,3 miliardo da popolanoj, formita en 14 jaroj kaj bazita sur socia realo de nacia potenciĝo kaj popolana riĉiĝo, servas kiel atesto pri granda ŝanĝiĝo de la ĉina socio, de la suba tavolo al la supra, pri protektado de proprieto.

Estante leĝo por normigi proprietaĵajn rilatojn, la Leĝo pri Proprieto aperis kiel la plej fundamenta principo pri okupado kaj uzado de havaĵoj, profito el ili kaj ilia traktado. Aliflanke, la leĝo estas grava parto de popola kodo.

En la jaro 1993 oni komencis ellabori la leĝon. Poste la leĝo pasis tra ok ekzamenoj kaj multafojaj diskutoj, vaste atentate de la popolamasoj. Wu Bangguo, prezidanto de la Konstanta Komitato de la Tutlanda Popola Kongreso de Ĉinio, konigis gravan signifon de la leĝo. Li diris, "La ellaborado de la Leĝo pri Proprieto kompletigas jure la sistemon de socialisma proprieto kun ĉinaj trajtoj kaj portas gravan signifon por persisti en fundamenta sistemo de la socialisma ekonomio, disvolvi socialisman merkatan ekonomion, protekti proprajn interesojn de la popolamasoj kaj vigligi kreivon de la tuta socio."

En la lastaj 30 jaroj, la tuta mondo vidis rapidan evoluadon de la ĉina ekonomio. Kaj siaflanke la ĉina popolo spertis multiĝon de propraj riĉaĵoj. Estiel reganta partio, la Komunista Partio de Ĉinio levis entuziasmon de ĉinoj pri havaĵaj kreado, protektado kaj akumulado, sukcese praktikante politikojn pri reformado kaj malfermo kaj per tio aperigante senprecedencan ŝanĝiĝon en ekonomio kaj socio. Sekve ŝanĝiĝis popola koncepto pri proprieto. Parolante pri tio Wang Zhaoguo, vicprezidanto de la Konstanta Komitato de la Tutlanda Popola Kongreso de Ĉinio, diris,

"Sekve de disvolviĝo de ekonomio kaj altiĝo de la popola vivo, multiĝis siagrade posedaĵoj de civitanoj. Pli kaj pli multaj civiluloj havas produktajn rimedojn. La popolaj amasoj do pli kaj pli urĝe postulas leĝan protektadon de privataj havaĵoj."

La Leĝo pri Proprieto unuafoje sin montris komplete al la publiko kiel leĝan normigon pri protektado de individua proprieto. Dank' al ĝi, oni havas eksplicitan juran bazon por gajnado kaj uzado de havaĵoj.

La socia signifo de la Leĝo pri Proprieto kuŝas ankaŭ en tio, ke ĝi akcelos disvolviĝon de la merkata ekonomio kaj normigos administran potencon de la registaro. Pri ĉi tio ĉinaj juristoj Wang Jiafu kaj Sun Xianzhong donis vortojn. Sinjoro Wang Jiafu diris, "Ĝi povas kaŭzi, ke la fundamenta sistemo de socialisma ekonomio de nia lando firmiĝu kaj disvolviĝu kaj nia merkata ekonomio sane kaj orde evoluu."

Kaj sinjoro Sun Xianzhong esprimis, "Mi havis primaran emfazon pri tio, ke, unuflanke, ni devas turni la atenton al limigo de la povo de registaraj departementoj kaj, aliflanke, la registaro efektivigu protektadon de la popolaj rajtoj. Mi vidis, ke nia leĝdona organo jam prenis mian opinion."

En Ĉinio formiĝis jam favora cirkulado de akumulado, protektado kaj kreado de posedaĵoj. Fine, regas en la ĉina socio tia komuna kono pri la privataĵa protektado, ke la Leĝo pri Proprieto sin montras kiel gravan paŝon, tamen neniel la lastan.

Koncernaj Novaĵoj
Komento
 
 
�ޱ����ĵ�

pli>>
China Radio International
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040