china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Specialistoj parolas pri 17-a Tutlanda Kongreso de KPĈ
(GMT+08:00) 2007-10-12 13:12:07
La 17-a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio okazos meze de oktobro en Pekino. Ĉinaj koncernaj specialistoj opinias, ke la 17-a Tutlanda Kongreso de KPĈ, okazonta en la ŝlosila tempo de la reformado kaj malfermo, resumos sukcesajn spertojn, akiritajn de KPĈ el praktikado de rerformdo kaj malfermo en la pasintaj 30 jaroj, kaj antaŭenpuŝos la praktikadon de la scienca koncepto pri disvolvo kaj la ideo pri la harmonia socio. Fruktoj de la kongreso naskos gravan influon al la venonta evoluo de Ĉinio.

KPĈ okazigas la Tutlandan Kongreson en ĉiu kvina jaro, kaj ĉi-foja kongreso koincidos kun la 30-a datreveno de la ekpraktiko de reformado kaj malfermo. Profesoro Dai Yanjun, kiu delonge okupiĝas pri esplorado de la disvolvo kaj konstruo de KPĈ, opinias, ke resumi la regadajn spertojn kaj strategiojn, elmetitajn en la pasintaj 30 jaroj, depost la ekpraktiko de la reformado kaj malfermo, precipe depost la 16-a Tutlanda Kongreso de KPĈ, estos la plej okulfrapa enhavo de la 17-a Tutlanda Kongreso. Li diris: "La 17-a Tutlanda Kongreso koincidos kun la 30-a datreveno de la ekpraktiko de la reformado kaj malfermo. En la pasintaj 30 jaroj oni akumulis tre multajn rarajn spertojn, kiujn ni devas zorge resumi. En la pasintaj 5 jaroj la nova estraro de la Centra Komitato de KPĈ elmetis serion da gravaj strategioj, kiuj ludis tre gravan rolon por antaŭenpuŝi konstruon de la partio kaj la socian evoluon, tial necesas resumi multajn gravajn spertojn akiritajn en tiu ĉi periodo."

Praktikante la reformadon kaj malfermon Ĉinio akiris rimarkindan atingon kaj samtempe renkontis iujn problemojn. Retrorigardante la evoluan vojon post la 16-a Tutlanda Kongreso de KPĈ, oni facile trovis, ke la ĉina ekonomio senĉese kreskis, kaj la pokapa kvanto de la malneta enlanda produktvaloro jam superis mil usonajn dolarojn. La reformado kaj malfermo, proponita de KPĈ, jam iris en la oran tempon. Ĝenerale la ĉina socio estas harmonia, tamen ekzistas problemoj, kiuj ĝenas la harmonian socion. Ekzemple la disvolva malekvilibro inter urboj kaj kamparo kaj inter diversaj regionoj, granda premo el mediprotekto kaj grandiĝo de la distanco inter malriĉaj kaj riĉaj loĝantoj.

Por solvi tiujn ĉi problemojn, en la jaro 2002 la Centra Komitato de KPĈ elmetis sciencan koncepton pri la disvolvo, emfazis la popol-orientiĝon kaj starigis la koncepton pri kompleta, kunakorda kaj daŭrigebla disvolvo por akceli ampleksan disvolvon de la ekonomio kaj socio. La sciencan koncepton pri disvolvo elmetis KPĈ, resuminte sukcesajn spertojn akiritajn en la pasintaj 30 jaroj kaj sorbinte lecionojn de aliaj landoj, tio spegulis la novan konon de KPĈ pri la evoluo. La Centra Komitato de KPĈ elmetis strategion pri konstruo de la harmonia socialisma socio en la jaro 2004 kaj difinis la celon pri konstruo de la harmonia socialisma socio en la jaro 2006.

La 7-an de marto ĉi-jare, Hu Jintao, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de KPĈ, eksplikis la principon "kuna ĝuo en kuna konstruado kaj kuna konstruado por kuna ĝuo". Li diris: "Oni devas respekti pozicion kaj kreadan spiriton de la popolo, maksimume veki partoprenan entuziasmon kaj kreadon de la popolo, plejeble protekti fundamentajn interesojn de la popolo, kaj efektivigi la ideon pri la kuna konstruado kaj kuna ĝuo de la harmonia socio."

Koncernaj Novaĵoj
Komento
 
 
�ޱ����ĵ�

pli>>
China Radio International
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040