china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Komunista Partio de Ĉinio aktive disvolvas eksterajn kontaktiĝojn
(GMT+08:00) 2007-10-12 13:12:07
La 25-an de septembro en Pekino, la Novaĵ-Oficejo de la ĉina Ŝtata Konsilantaro aranĝis gazetaran konferencon. En la konferenco, vicestro de la Internacia Departemento sub la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio sinjoro Zhang Zhijun konigis la eksterajn kontaktiĝojn de la partio kaj respondis demandojn.

La Internacia Departemento sub la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio respondecas pri eksteraj influoj de la partio. En la gazetara konferenco sinjoro Zhang Zhijun diris, ke "sendependeco, memdecido, plena egaleco, reciproka respekto kaj reciproka neinterveno en alies internajn aferojn" estas la kvar bazaj principoj de la partio por la eksteraj interfluoj. Ĝuste pro tiuj ĉi kvar principoj, tre viglas la eksteraj interfluoj de la partio. Li diris:

"Nun nia partio tenas amikajn kontaktiĝojn en diversaj formoj kun pli ol 400 diversspecaj partioj kaj politikaj organizoj el pli ol 160 landoj kaj regionoj, tio ludas gravan rolon por pliigi interkomprenon kaj amikecon, akceli sanan disvolviĝon de la rilatoj inter landoj."

Laŭ statistiko, en la lastaj kvin jaroj pli ol 1 200 degelacioj de alilandaj partioj vizitis Ĉinion, interalie, preskaŭ 200 delegacioj estis gvidataj de ĉefaj gvidantoj de partioj. Siaflanke, la Komunista Partio de Ĉinio sendis pli ol 600 delegaciojn por vizito. Pri la enhavo de la interfluoj, sinjoro Zhang Zhijun konigis:

"La enhavo ampleksas jenajn flankojn: interkomuniki pri statoj de la propraj partioj aŭ landoj; interŝanĝi opiniojn por fortigi du-partiajn rilatojn, akceli du-landajn rilatojn ankoraŭ pli bone disvolviĝi; interŝanĝi vidpunktojn pri iuj komune zorgataj internaciaj kaj regionaj problemoj; fari interfluon pri partia konstruado kaj spertoj por administri ŝtaton."

La partia diplomatio estas grava konsistiga parto de la ĝenerala diplomatio de la ŝtato kaj ludas apartan rolon por pliigi reciprokan interkomprenon kaj akceli la interlandajn rilatojn disvolviĝi ankoraŭ pli bone. Pri la aparte atentataj rilatoj inter Ĉinio kaj Japanio, sinjoro Zhang Zhijun diris, ke la interpartia kontaktiĝo ludas pozitivan rolon por akceli pliboniĝon kaj disvolviĝon de la rilatoj inter la du landoj.

"Antaŭ kelkaj jaroj aperis malfacia situacio en la rilatoj inter Ĉinio kaj Japanio. En tia cirkonstanco, partioj de la du landoj ĉiam tenis inter si interfluojn kaj interkomunikadon. Tio ludis pozitivan akcelan rolon por pliigi la reciprokajn dialogon kaj konfidon inter la du landoj, elimini politikan obstaklon en la rilatoj, realigi ŝanĝiĝon de la du-landaj rilatoj por puŝi la du-landajn rilatojn disvolviĝi antaŭen."

La Komunista Partio de Ĉinio kontaktiĝas kaj kun komunistaj partioj kaj aliaj maldekstraj fortoj, kaj naciaj demokratiaj partioj; kaj socialistaj kaj laboristaj partioj, kaj konservativaj, kristanimaj partioj, liberal-partioj kaj similaj. Pri tio Zhang Zhijun diris, ke tio havas gravan signifon por garantii longtempan stabilan disvolviĝon de la rilatoj inter Ĉinio kaj tiuj landoj kaj fortigi komprenon de la Komunista Partio de Ĉinio al la ekstera mondo. Dank' al tiuj kontaktiĝoj, tiuj alilandanoj povas des pli komplete koni kaj ĝuste trakti Ĉinion, ankaŭ la Komunista Partio de Ĉinio povas lerni kaj referenci iliajn utilajn spertojn kaj agmanierojn en konstruado de la partioj kaj landoj.

Koncernaj Novaĵoj
Komento
 
 
�ޱ����ĵ�

pli>>
China Radio International
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040