china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Ĉina ekonomio iras sur trako de disvolvo kaj bona kaj rapida
(GMT+08:00) 2007-10-12 13:12:07
En la pasinta semajno, la ĉina Ŝtata Statistika Buroo publikigis serion da donitaĵoj kaj retrorigardis la disvolviĝadon de la ekonomio kaj socio de Ĉinio post la jaro 2002. El la donitaĵoj ni povas vidi, ke la ĉina ekonomio tenas rapidan kaj stabilan kreskadon, samtempe kun tio ŝanĝiĝas la disvolva maniero, la ĉina ekonomio iras sur la trako de disvolvo kaj bona kaj rapida.

Rilate al la rapideco de ekonomia kreskado, post la jaro 2002 la ĉina ekonomio kreskis jare je pli ol 10% en kvar sinsekvaj jaroj, la jara averaĝa kreskado estis pli alta je du obloj ol tiu de la monda ekonomio. Ne nur la ekonomia kreskado estis rapida, sed ankaŭ la interjara fluktuo estis relative malgranda. Dum tiuj kvar jaroj, la ĉina ekonomio kontinuigeble kaj stabile kreskis rapide, kaj oni titolis tion eĉ per "miraklo en disvolvo de la monda ekonomio".

Rilate al la totala ekonomia kvanto, en 2006 la ĉina totala enlanda produktovaloro superis 21 000 miliardojn da juanoj de renminbi, du-oble pli multe ol tiu en 2002; la ĉina totala ekonomia kvanto okupas la kvaran lokon en la mondo kaj la pokapa enlanda totala produktovaloro leviĝis ĝis 2 000 usonaj dolaroj.

Rilate al la ekonomia strukturo, en la lastaj kvin jaroj, la malfortaj ĉeneroj en ĉina ekonomia kreskado fortiĝis, la akordigeco inter disvolviĝoj de regionoj kaj de urboj kaj vilaĝoj multe potenciĝis; precipe en la kamparo, serio da politikoj favoraj al kamparanoj realiĝis, la grena produktado kreskis en tri sinsekvaj jaroj. Samtempe kun tio, Ĉinio ellaboris plurajn politikojn kaj rimedojn pri energi-ŝparo kaj fulgo-redukto kaj regis tro rapidan kreskadon de la entreprenoj kun altaj energi-konsumo kaj polucio.

Rilate al la ekonomia profito, en la lastaj kvin jaroj, la ĉina financa enspezo kaj profito de entreprenoj grandmezure pliiĝis. La financa enspezo rapide kreskis, kaj pro tio, la ĉina registaro povis faris iujn gravajn aferojn, kiujn ĝi de multaj jaroj volis fari sed ne realigis, efektive fortigis subtenadon al la postiĝintaj regionoj kaj la popolamasoj, kies enspezoj estis malaltaj, tiel ke la lastaj estis ankoraŭ pli multe favorataj kaj la vivo pliboniĝis.

Tiuj donitaĵoj montras, ke de la jaro 2003 la ĉina ekonomio tenas relative rapidan kreskadon, relative bonan profiton kaj stabilan funkciadon. En la ĉina ekonomio aperas la tendenco de disvolvo kaj bona kaj rapida.

Tamen la donitaĵoj montras ankaŭ, ke Ĉinio vizaĝas al la problemo kiel teni tiun ĉi tendencon. Post kelkjara altrapida kreskado, en la ĉina ekonomio aperas problemoj, kiaj neekvilibra internacia spezo kaj relative granda premo de prezara leviĝo. Necesas alpreni rimedojn por preventi, ke iom rapida ekonomia kreskado iĝos tro varma.

Kontraŭ tia cirkonstanco, Ĉinio ĝustatempe ellaboris serion da makroskopaj reguligaj rimedoj, kies efiko jam montriĝas fundamente.

Analizistoj opinias, ke dank' al disvolvado en la lastaj 30 jaroj multe progresas la teknika nivelo, la konkurenca povo de produktoj sur la merkato, la kvalito de laboruloj kaj la administra nivelo, pli kaj pli riĉiĝas la spertoj de la ĉina registaro por regi makroskopan ekonomian funkciadon. Ĉio ĉi servas kiel solida bazo al disvolvo kaj bona kaj rapida de la ĉina ekonomio. En tia situacio, se Ĉinio povos pluapaŝe turni la koncepton pri disvolvo, kreos novan disvolvan modelon, altigos disvolvan kvaliton kaj akiros gravan novan progreson en ŝanĝado de la ekonomia kreska maniero, la ĉina ekonomio certe povos disvolviĝi kaj bone kaj rapide dum longa tempo.

Koncernaj Novaĵoj
Komento
 
 
�ޱ����ĵ�

pli>>
China Radio International
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040