china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

(foto)Ĉina fervojo amplekse eniros en "altrapidan epokon"
(GMT+08:00) 2007-10-12 13:47:33

Antaŭtage, la oficiala reto de ĉina Ŝtata Evolua kaj Reformada Komisiono publikigis, ke aprobite de la Ŝtata Konsilantaro, la komisiono sankciis la praktikeblan esploran raporton pri la altrapida fervojo de Beijing al Ŝanhajo, longa je 1318 kilometroj. Tio simbolas, ke la ĉina fervojo amplekse eniros en "altrapidan epokon".

La altrapida fervojo Beijing—Ŝanhajo estas speciala linio por pasaĝeroj kun la rapideco de 350 kilometroj hore kaj antaŭkalkulate finkonstruiĝos kaj malfermiĝos en 2010. La fervojo trapasos la tri municipojn Pekino, Tianjin kaj Ŝanhajo, ligante la du gravajn zonojn ĉirkaŭ Bohai-maro kaj la delto de Yangzi-rivero, ekonomie plej viglajn.

Krome, la interurba metroo de Beijing al Tianjin kun la horrapideco de 300 kilometroj funkcios antaŭ la pekinaj olimpikoj en 2008. Kaj ankaŭ bone iras la konstruado de la pasaĝeraj linioj 350-kilometrohoraj de Harbino al Dalian, de Wuhan al Guangzhou kaj aliaj.

Ĝis la jaro 2010, en Ĉinio finkonstruiĝos 7,000-kilometraj apartaj linioj pasaĝeraj, kune kun la nunaj rapidigitaj linioj 12,000-kilometraj, jam unuapaŝe formiĝos rapida pasaĝertrafika reto kovranta plejpartan parton de Ĉinio.

Koncernaj Novaĵoj
Komento
 
 
�ޱ����ĵ�

pli>>
China Radio International
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040