china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Ĉinaj popolanoj atentas 17-an Tutlandan Kongreson de KPĈ
(GMT+08:00) 2007-10-16 16:59:02

Nun en Pekino okazas la 17-a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio, ĉina reganta partio. Tio estas ege grava kongreso okazigata de la Komunista Partio de Ĉinio kiam reformado de Ĉinio eniras ŝlosilan periodon, do ĝi vekis vastan atenton de diversaj rondoj de la socio. Kiel ĉinaj ordinaraj popolanoj rigardas la kongreson? Jen estas la raporton!

La 17-a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio inaŭguriĝis en la 15-a de oktobro. Matene de tiu tago, en iu loĝkvartalo de suda Pekino, s-ino Du Wenfang tre frue ŝaltis la televidilon por spekti rektan elsendon de la inaŭguro de la kongreso.

En la inaŭguro, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio Hu Jintao faris raporton nome de la komitato. Aŭskultante atingojn akiritajn de Ĉinio post reformado kaj malfermo, preskaŭ 80-jaraĝa Du Wenfang havas multajn sentojn:

"En 1974, mia salajro ĉiumonate nur estis 40 juanoj. Post reformado en 1978, la salajro jaro post jaro altiĝis. Nun mi enspezas pli ol 1 000 juanojn da emeritecuro."

Nepino Ni Juan de la maljunulino ne akompanis ŝin spekti la rektan elsendon, ŝi, studento de Ĉefurba Ekonomia kaj Komerca Universitato, spektis la ĉefan enhavon de la raporto de Hu Jintao surrete. Ŝi rimarkis, ke la raporto aparte mencias enlaborigon de studentoj, kiun ŝi pleje zorgas.

"Nun estas malfacile por studentoj trovi laboron post diplomiĝo. Laŭ la raporto de Hu Jintao, mi trovis, ke ankaŭ la ŝtato rimarkis tion. La raporto aparte postulas aktive fari enlaborigan laboron de diplomiĝintoj de universitatoj. Kvankam tio estas makroskopa decido, tamen mi plue atentos serion da konkretaj rimedoj de la Eduka Ministerio, Ministerio pri Persona Afero en la estonteco."

Fakte, ne nur Ni Juan atentas la problemon pri enlaborigo, sed ankaŭ ŝia patro Ni Yangang zorgas, kiujn rimedojn la ŝtato prenos en tiu problemo. Li antaŭe estis laboristo de ŝtata entrepreno, antaŭ 10 jaroj, li sin dediĉis al vendado post ellaboriĝo. Tamen sekve de plimaljuniĝo, li tre timas refojan ellaboriĝon.

"Se vi estos pli ol 50-jaraĝa, reenlaborigo eble ne taŭgas al via aĝo, do vi eble frontos al refoja ellaboriĝo. Mi opinias, ke la ŝtato devas pli atenti tiun problemon kaj fortigi garantion al baza vivo de tiaj homoj."

En Ĉinio, preskaŭ ĉiuj tiel atentas la 17-an Tutlandan Kongreson de la Komunista Partio de Ĉinio kiel la familio de s-ro Ni. La homoj volas koni regan koncepton de la reganta partio el la raporto de Hu Jintao kaj kian influon ili akiros en la estonteco. En la raporto de Hu Jintao, la popolvivaj problemoj estis multfoje menciitaj.

Ankaŭ reprezentantoj al la kongreso rimarkis tion. Reprezentanto el la provinco Henan de meza Ĉinio s-ro Song Xuantao diris:  

"Niaj partio kaj registaro metas la popolvivan problemon sur la plej gravan lokon de diversaj laboroj de la partio kaj la lando, celante efektive fari aferojn favorajn al la popolamasoj. Tio enkorpigas la bazan koncepton de la Komunista Partio de Ĉinio."

La raporto de Hu Jintao definitive elmetis novan celon de disvolviĝo de Ĉinio en 2020, t.e., pokapa totala enlanda produktvaloro kvarobliĝos ol tiu de 2000, fundamente establiĝos soci-garantia sistemo kovranta loĝantojn de urboj kaj vilaĝoj, fundamente seniĝos absoluta malriĉa fenomeno, ĉiuj ĝuos fundamentan kuracan servon kaj fundamente formiĝos faka strukturo, kreska maniero kaj konsuma formo de ŝparado de energio kaj profitfonto kaj protektado de ekologia medio.

Koncernaj Novaĵoj
Komento
 
 
�ޱ����ĵ�

pli>>
China Radio International
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040