china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Neŝtataj entreprenoj devas havi "ruĝan karakteron" kaj "verdan karakteron"
(GMT+08:00) 2007-10-18 17:45:56

"Partiano servas kiel mastro, tio estas plej trankviliga" jam fariĝis la firma kredo de Hongdou, gvidantoj de la grupa estraro tute estas membroj de partia komitato, ĝeneralaj direktoroj de la 10 filioj tute estas partianoj, 85% de reprezentantoj de kongreso de akciuloj estas partianoj. En ŝlosila tempo partianoj kuraĝe portis pezan ŝarĝon, gvidante la entreprenon venki malfacilojn kaj realigi rapidan evoluadon.

En aprilo de la kuranta jaro, la grupo Hongdou fariĝis la unua ĉina entrepreno aprobita de licenco pri socideva administra sistemo CSC9000T. Sinjoro Zhou Haijiang diris: "Entrepreno ne devas fariĝi mongajna maŝino, kiu nur strebas al profita plejgrandigo. Se entrepreno kreas profiton je 5 milionoj da juanoj, sed media polucio naskas perdon je 10 milionoj da juanoj, do socia efiko, kreita de ĝi, estas negativa kvanto. Neŝtataj entreprenoj devas aktive porti socian devon kaj realigi harmonion inter entrepreno, socio, laboranto kaj la medio."

Laboranto en motorcikla ekzamenejo skribis leteron al Zhou Haijiang, li diris en la letero: "Vi ĝenerala direktoro estas homo, ankaŭ ni estas homoj, gaso aŭ vaporo ellasita dum ekzameno al motorcikloj damaĝas korpojn. En nia grupo, multaj homoj estis translokigitaj…" Vidinte la leteron, Zhou Haijiang tuj esploris staton en la laborejo kaj solvis la problemon per uzado de senplumba benzino kaj aĉeto de instalaĵo de sorbo de ellasitaj gaso kaj vaporo.

La grupo Hongdou ankaŭ tre atentas trejnon de laborantoj, de 1995 sendis laborantojn al universitato kaj kune kun franca fama vesta desegna akademio ESMOD kreis trejnan centron, invitis francajn profesorojn longtempe fari instruadon por kontentigi sindisvolvan bezonon de laborantoj.

Nun, la grupo Hongdou esploras kaj popularigas teknikon de dufoja uzado de akvo kaj realigas "planon pri fabrikoj de nula ellasa kvanto". Entrepreno konstruis prestinkturan fabrikon ĉe termoelektrejo, neŭtrigas per fumo el termoelektreja kaldronego alkalan akvon naskitan de prestinktura fabriko kaj finis desulfigon tranktante polucian akvon, tiel ne nur protektas medion, sed ankaŭ ŝparas koston.

De la fondiĝo, Zhou Haijiang decidis konstrui "Hongdou" kiel internacian nacian markon kun influa forto kaj penetris kulturan enhavon de "Hongdou" en ĉiujn ĉenerojn kaj ĉelojn de entrepreno. "Nacio, sen vertebro, estas malprogresema kaj molestata, same, ekonomio, sen elstara marko, malprogresema ekonomio." Zhou Haijiang diris tion.

Pri ĉi-foja elektiĝo kiel reprezentanto de la 17-a Tutlanda Kongreso de Komunista Partio de Ĉinio, Zhou Haijiang diris: "Ĉi tio ne nur estas mia persona honoro, sed ankaŭ granda stimulo kaj akcelo al neŝtata ekonomio, kaj montris, ke Ĉinio akiris progreson en kreo de la medio de justa konkurenco."


1 2
Koncernaj Novaĵoj
Komento
 
 
�ޱ����ĵ�

pli>>
China Radio International
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040