china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Reprezentantoj en 17-a Tutlanda Kongreso de Komunista Partio de Ĉinio parolis pri establo de harmonia socio
(GMT+08:00) 2007-10-18 17:48:31
Grava konferenco okazigita de la Komunista Partio de Ĉinio en la jaro 2004 unuafoje komplete elmetis koncepton "establi socialisman harmonian socion". De la lastaj 3 jaroj, establo de harmonia socio fariĝis grava tasko de ĉinaj diversnivelaj registaroj. Faktoj pruvis, ke tio estas ne nur komuna volo de la vasta amaso da popolanoj, sed ankaŭ grava garantio por Ĉinio realigi malproksiman disvolvan celon. En la 17-a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio en Pekino, tio estas unu el problemoj plej atentataj de ĉinaj diverslokaj reprezentantoj.

S-ro Zhao Yuzhong, advokato de leĝhelpa centro en Chaohu, urbo en ĉina provinco Anhui, estas tiea reprezentanto de la 17-a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio. Depost la jaro 1999, li traktis entute pli ol 500 kazojn. Li konigis:

(sono 1-a)

"La leĝhelpa centro estis fondita en la jaro 1996. Tiama financa asigno estis malmulta kaj la nuna estas multa, kial? Ĉar nia registaro pli atentas popol-vivon."

S-ro Xu Guangguo estas reprezentanto el Mudanjiang, urbo en ĉina nordorienta provinco Heilongjiang. Li montris, ke la plej granda neharmonio en la urbo estas pri neekvilibro de regiona disvolvo, nome, disvolva neekvilibro inter urbo kaj vilaĝo kaj inter gubernioj. La urbo alprenis multajn rimedojn por nuligi la diferencon. Ekzemple, guberni-nivela urbo Suifenhe najbaras kun gubernio Muling. Suifenhe estas haveno malferma al Rusio kun relative evoluinta ekonomio. Ĝiaj ekonomiaj efektivaj fortoj okupas la unuan lokon en provincaj gubernioj. La gubernio Muling estas ekonomie subevoluinta. Por helpi disvolvon de Muling, la urbo decidis utiligi havenan avantaĝon de Suifenhe kaj plenforte disvolvi prilaboran industrion en Muling. Tio gajnis ege bonan efikon. Li diris:

"En la pasinteco, Muling estis agrikultura gubernio. De la lastaj jaroj ĝia industrio pli rapide sin disvolvas ĉirkaŭ importitaj materialoj el la haveno. Tio ege akcelas ĝian industrian disvolvon, enoficiĝon, pliigon de financa enspezo kaj disvolvon de la loka ekonomio."

Oni povas diri, ke enoficiĝo estas la fundamento de popol-vivo. En solvo de enoficiĝo, diversaj lokoj de Ĉinio alprenis multajn praktikemajn kaj efikajn rimedojn. La nordorienta Ĉinio havis multajn ŝtatajn entreprenojn. En la procezo de transformado al la merkata ekonomio, nemalmultaj entreprenoj fermiĝis. Enoficiĝo iam estas unu el la plej elstaraj problemoj en la regiono. Nuntempe tio evidente ŝanĝiĝis.

Edukado estas baza ŝtono por establi socialisman harmonian socion. S-ro Zhou Ji, reprezentanto de la kongreso kaj la ĉina ministro pri eduko, diris:

(sono 3-a)

"De la lastaj 5 jaroj, Ĉinio persistas en akorda disvolvo de diversnivela kaj diversspeca eduko, plenforte disvolvas profesian edukon, stabile disvolvos superan edukon kun kvalito-altigo kiel la gravita punkto, kaj aktive akcelas pluan edukon kaj dumvivan lernon. Tiuj laboroj liveras por la popolanoj pli bonan ŝancon en akcepto de bona eduko kaj akcelas edukan justecon."

Hu Jintao, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, elmetis pluan postulon pri establo de harmonia socio.

(sono 4-a)

"Establo de socialisma harmonia socio estas longtempa historia tasko tra la tuta procezo de socialismo kun ĉinaj trajtoj. Oni devas sin dediĉi por solvi problemojn koncerne al interesoj plej atentatajn, plej rektajn kaj plej realajn. Oni devas klopodi por formi harmonian kunekziston de la tuta popolo."

Koncernaj Novaĵoj
Komento
 
 
�ޱ����ĵ�

pli>>
China Radio International
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040