La 18-an de oktobro en Pekino, vicestro de de ĉina Ŝtata Disvolva kaj Reformada Komisiono Zhu Zhixin esprimis, ke ĉina ekonomio ankoraŭ ne ĉiuflanke trov armiĝis.
Tion li informis en la gazetara konferenco okazigita de la novaĵ-centro de la 17-a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio. Li diris, ke nun ne ŝanĝiĝis la rilatoj de fundamente ekvilibro de ĝeneralaj liverado kaj bezonado de Ĉinio, ne aperis ĉiuflanka, kontinua kaj grandmezura altiĝo de prezaro kaŭzita de troa supero de ĝenerala bezonado al ĝenerala liverado. Samtempe subtenaj kondiĉoj de ekonomia krseko evidente pliboniĝas, ne aperis ĉiuflanka streĉeco en ĝenerala stato de materialaj kondiĉoj de karbo, elektroenergio, petrolo kaj transportado. |