china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Ting Bater—kondukanto de konstruado de paŝtista distrikto (foto)
(GMT+08:00) 2007-10-19 18:10:43

Ting Bater estas reprezentanto por la 17-a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio. Li venis de la vilaĝo Sarulatuya de Aŭtonoma Regiono de Interna Mongolio. Kiel partia sekretario de la vilaĝo li sin dediĉas al protektado de stepa ekologio kaj riĉigo de paŝtistoj.

Antaŭ nelonge raportisto renkontiĝis kun Bater en la loĝejo de la delegacio de Aŭtonoma Regiono de Interna Mongolio por la 17-a Tutlanda Kongreso de KPĈ. En la jaro 1974 post la diplomiĝo en gubernia supermezlernejo li venis al la vilaĝo Sarulatuya, troviĝanta sur la granda stepo Xilinguole de la Aŭtonoma Regiono de Interna Mongolio. En la pasintaj pli ol 30 jaroj li kondukis paŝtistojn fari produktadon kaj komercon en nova maniero. Nun la vilaĝo riĉiĝis. En la mongola lingvo "Bater" signifas heroon, tial li estas honorita "Bater sur Stepo".

La vilaĝo Sarulatuya nun troviĝas en bona ekologia medio kaj abundas je herboj kaj akvofontoj. Sed antaŭ pli ol 30 jaroj, naturaj kondiĉoj ĉirkaŭ la vilaĝo estis tre malbonaj kaj paŝtistoj vivis tre malfacile. Rememorante travivaĵojn, Bater diris: "En la jaro 1974 en la vilaĝo estis ĉirkaŭ 80 familioj. Ili vivis tre mizere, kaj iuj ne havis eĉ litaĵojn."

En la 1980-aj jaroj Ĉinio komencis la reformadon kaj malfermon. La paŝtista distrikto, en kiu laboris Bater, ekpraktikis laŭkontraktan produktadon. Tiu ĉi rimedo forte vekis viglecon de paŝtistoj. Pro bona profito oni komencis bredi ŝafojn, tial la vivo riĉiĝis.

Sed sekve de tio aperis problemo, la bredado superis la herbo-liveradon kaj la stepo frontis al la minaco de detruo. La herbejo ĉirkaŭ la vilaĝo Sarulatuya troviĝas en dezerta regiono. Ŝafoj formanĝis eĉ herbradikojn, tio dezertigis la stepon.

Bater konsciis, ke la cirkonstancoj serioze minacis la vivmedion. Li interterkonsiliĝis kaj diskutis kun kolegoj pri rimedoj limigi la paŝtadon en iuj areoj, serioze minacataj, kaj gvidis ilin al scienca bredado. Komence oni ne povis akcepti liajn ideon kaj teorion, tial li vizitis paŝtistajn familiojn por persvardi ilin.

Pro lia gviaado, la herbejo ĉirkaŭ la vilaĝo Sarulatuya revenis al la sana cirkulado de la ekologia medio kaj la enspezo de paŝtistoj pliiĝis. En la vilaĝo oni starigis aĉetstacion de lakto.

En la fino de la jaro 2002 Bater fondis la laktokompanion Sarulatuya kun la ideo unuece kaj konvene utiligi herbejon, bredadon kaj komercan operacion. Sed estante prezidanto de la kompanio li neniam ricevis pagon de la kompanio. Li diris, ke li ricevas salajron de la registaro kaj esperas, ke oni kune riĉiĝu.

En la pasintaj pli ol 30 jaroj Bater gvidis paŝtistojn ŝanĝi la ideon kaj tradician produktan manieron. Kondukite de li la vilaĝo trovis la vojon al riĉigo.

Koncernaj Novaĵoj
Komento
 
 
�ޱ����ĵ�

pli>>
China Radio International
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040