china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

(foto)Triumfe fermiĝis 17-a Tutlanda Kongreso de KPĈ
(GMT+08:00) 2007-10-22 09:18:21

La 17-a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio fermiĝis antaŭtagmeze de la 21-a de oktobro en Pekino. La kongreso pasigis la raporton "Alte tenu la grandan flagon de la socialismo kun ĉina trajto kaj klopodu por nova venko en la plenampleksa konstruado de la bonhava socio, faritan de Hu Jintao nome de la 16-a Centra Komitato de KPĈ, kaj plenumis la revizion al la Partia Statuto. La nova Partia Statuto difinas, ke la scienca koncepto pri evoluigo estas la grava orientilo por la ĉina ekonomi-socia disvolvo kaj ankaŭ la grava starategia penso, nepre efektivigata por disvolvi la socialismon kun ĉina trajto. Hu Jintao prezidis la ferman kunvenon kaj faris parolon. Li diris, ke historio atestos tion, ke gravaj decidoj kaj aranĝoj, faritaj de la kongreso, kaj atingoj akiritaj en la kongreso, certe ludos tre gravan gvidrolon por plenamplekse antaŭenpuŝi la grandan socialisman aferon kun ĉina trajto kaj novan konstruadon de la partio, kaj havos tre gravan strategian signifon. Pli ol 2 200 reprezentantoj, ĉeestantaj al la ferma kunveno, elektis per sekreta baloto 204 membrojn kaj 167 alternajn membrojn, kiuj konsistigas la novan Centran Komitaton de KPĈ, kaj 127 membrojn de la nova Disciplino-Kontrola Komitato sub la Centra Komitato de KPĈ.
Koncernaj Novaĵoj
Komento
 
 
�ޱ����ĵ�

pli>>
China Radio International
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040