china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Naskiĝis novaj gvidaj institucioj de Centra Komitato de KPĈ per elektado
(GMT+08:00) 2007-10-22 13:08:04

Antaŭtagmeze de la 22-a de oktobro en Pekino, okazis la unua plena sesio de la 17-a Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio. La sesio elektis novajn gvidajn instituciojn de la Centra Komitato. Hu Jintao, Wu Bangguo, Wen Jiabao, Jia Qinglin, Li Changchun, Xi Jinping, Li Keqiang, He Guoqiang kaj Zhou Yongkang estas membroj de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio. Hu Jintao estas elektita kiel ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, prezidanto de la Milita Komitato de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio. La sesio elektis ankaŭ novajn membrojn, alternajn membrojn de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, aprobis membrojn de la Sekretariejo de la Centra Komitato kaj decidis membrojn de la Milita Komitato de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio.

Inter ili, Hu Jintao, Wu Bangguo, Wen Jiabao, Jia Qinglin, Li Changchun estas membroj de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la 16-a Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, nove elektitaj estas Xi Jinping, Li Keqiang, He Guoqiang kaj Zhou Yongkang.

Post la sesio, nove elektitaj 9 membroj de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio intervidiĝis kun ĉinaj kaj eksterlandaj raportistoj.

Koncernaj Novaĵoj
Komento
 
 
�ޱ����ĵ�

pli>>
China Radio International
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040