china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

De la plena sukceso de la kunhoma kosmoŝipo spertu ĉinan sciencteknikan disvolvon en la lastaj 5 jaroj
(GMT+08:00) 2007-10-24 14:03:44


 Qinghai-Tibeta Fervojo

Rigardante la plensukcesan navigaciadon de la kosmoŝipo "Shenzhou", numero 6, funkciadon de la Qinghai-Tibeta Fervojo de la rivero Yangzi kaj stabilan progreson de la inĝenieriaĵo de la Tri Gorĝoj sur la rivero Yangzi en la pasintaj 5 jaroj post la 16-a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio, en 2002, la sciencteknika nova trarompo de Ĉinio vekis mondan atenton.

 
plensukcesa navigaciado de la kosmoŝipo "Shenzhou", numero 6

La 17-an de oktobro en 2005, plensukcese navigaciis la ĉina kunhoma kosmoŝipo "Shenzhou", numero 6, kiu kreis multe da "unuaj" en la historio de la kosmonaŭtika scienctekniko de Ĉinio kaj tial tiu ĉi tago ĉiam restis en la memoron de ĉinoj.

Krome, en la pasintaj kvin jaroj Ĉinio efektivigis oficialan funkciadon de Qinghai-Tibeta Fervojo, inĝenieraĵon de la Tri Gorĝoj de la rivero Yangzi, akvokondukon de la sudo al la nordo kaj aliajn. Ĉiuj menciitaj inĝenieraiĵoj faris historian transsalton de la ĉina scienctekniko. Laŭ statistiko, en la pasintaj kvin jaroj, Ĉinio ĉiu-jare gajnis pli ol 20-mil sciencteknikajn fruktojn, rilatantajj al energio, agrikulturo, ekologia mediprotektado kaj aliaj. Direktoro de la Esplorejo de la ĉina Sciencteknika Ministerio Xu Heping montris post analizo:

" Ĝenerale dirite, en la pasintaj kvin jaroj, pluapaŝe reduktiĝis la diferenco de la ĉina sciencteknika efektiva forto kun la monda progresinta nivelo kaj en iuj sferoj Ĉinio jam iris en la antaŭajn vicojn de la mondo.

Ĉinaj sciencistoj akiris gravan progreson en esplorado kaj produktado de energioekspluata kaj utiliga teknikoj de petrolprospektorado, kompletigo de grandtipaj karbolikvigaj kaj hidroelektraj instalaĵoj. Tio metis fortan bazon por reguligado de energia strukturo kaj garantio de energia sekureco.

En la pasintaj kvin jaroj, kune kun svarmo de gravaj sciencteknikaj fruktoj, rimarkinde plifortiĝis la baza esplorforto. Nun, la nombro de disertaĵoj de ĉinaj erudiciuloj, aperintaj en la gravaj internaciaj sciencaj periodaĵoj leviĝis ĝis la kvara loko; ankaŭ la peticia nombro de ĉinaj inventaj patentaĵoj okupas la kvaran lokon.

Pri la kialoj de rapida disvolvo de la ĉina scienctekniko kaj grandmezura leviĝo de la ĉina sciencteknika forto, burooestro pri politiko kaj leĝo kaj sistema reformado de la ĉina Sciencteknika Ministerio Mei Yonghong analize montris, ke tio nedisigeblas de la longtempa sciencteknmika akumulado. Li diris:

"Ĉinio jam formis sufiĉe abundan akumulon en sciencteknika disvolvo kaj havas perfektan sciencan sistemon. Krome, Ĉinio akumulis sufiĉe da abunda riĉfonton de monde avangardaj sciencteknikaj talentuloj kaj ĉi-flankaj esplorantoj kaj ekspluatantoj.

Laŭ statistiko, nun en Ĉinio sciencteknikaj laborantoj nombriĝas je 35 milionoj, nur en kosmonaŭtika inĝenieraĵo laboras pli ol 100 mil.

En la mezo ĉi-monate, okazos en Pekino la 17-a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio, kiu donos gravan influon al estonta evoluo de Ĉinio. Okaze de tiu grava politika evento, alvenis kuraĝiga informo, ke post plensukcesa lanĉo de kunhoma kosmoŝipo "Shenzhou", numero 6, ĉi-jare Ĉinio lanĉos unuan lunsondan sateliton. Tio signifas, ke la ĉina sciencteknika afero renkontos novan pli grandan disvolvon.

Koncernaj Novaĵoj
Komento
 
 
�ޱ����ĵ�

pli>>
China Radio International
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040