china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Ĉinio sukcese lanĉis sian duan kunhoman spacoŝipon(foto)
(GMT+08:00) 2007-10-24 14:09:14

Antaŭtagmeze de la 12-a de oktobro, sukcese lanĉiĝis la kunhoma spacoŝipo "Shenzhou" n. 6, sendepende esplorita kaj farita de Ĉinio mem. Jen estas raporto ĉirilata.

"9-8-7-6-5-4-3-2-1-ekbruligu! Ekflugu!"
Je la 9-a horo de la 12-a de oktobro laŭ la pekina tempo, tuj post la ordono la raketo alta proksimume 60 metrojn ŝprucis oranĝan fumon kaj flugis al la spaco, portante la spacoŝipon "Shenzhou" n. 6.


La spacoŝipo kun du kosmonaŭtoj estas lanĉita en la Sputnika Lanĉo-Centro en Jiuquan, nordokcidenta Ĉinio kaj flugas plurajn tagojn. La kosmonaŭtoj plurfoje parolos kun la surteraj koncernatoj kaj plenuminte la planitan taskon, revenos kaj surteriĝos meze de la Aŭtonoma Regiono de Interna Mongolio en norda Ĉinio. Ĉina ŝtata prezidanto Hu Jintao, ĉefministro Wen Jiabao kaj aliaj gvidantoj spektis la lanĉon, respektive en Pekino kaj en la Lanĉo-Centro en Jiuquan.

Post 40 minutoj, ĝenerala komandanto de la ĉina kunhoma spacofluga inĝenieriaĵo sinjoro Li Bingde proklamis en la Centro la lanĉon plensukcesa. Hu Jintao, Wen Jiabao kaj aliaj gvidantoj respektive esprimis gratulon. Ĉefministro Wen Jiabao diris en la Centro:

"Ĉinio faras spacoflugan sciencan eksperimenton tute por paca celo, tio ankaŭ estas kontribuo al la scienca kaj paca aferoj de la homaro. Ni volontas kune kun la monda popolo antaŭenmarŝi por paca utiligo de la spaco! La glata lanĉiĝo kaj preciza enorbitiĝo de la spacoŝipo estas ekstreme grava kaj ŝlosila paŝo por ĉifoja spacoflugado."
La hodiaŭ lanĉita spacoŝipo konsistas el kajutoj akcela, revena kaj orbita. Ĝi estas diametre plej granda spacoŝipo en la mondo kaj lanĉita per la raketo "Changzheng n. 2 F" esplorita kaj farita de Ĉinio mem. Ĉe la ekflugo la raketo pezas je 479,8 tunoj kaj altas je 58,3 metroj kaj estas la plej peza, plej longa kaj strukture plej kompleksa raketo en la nuna Ĉinio.
Laŭ konigo, en flugado de la spacoŝipo laŭ la orbito, la kosmonaŭtoj faros serion da enspacaj teknikaj eksperimentoj, inkluzive de semokulturado kaj sintezado de materialoj. Samtempe ili ankoraŭ faros sciencan esploradon pri moviĝo-leĝo, kreskado de kormuskolaj kaj ostaj ĉeloj de homoj en pezoperdo.
La du kosmonaŭtoj Fei Junlong 40-jara kaj Nie Haisheng 41-jara estas elektitaj post rigora trejnado. Vespere de la lasta tago antaŭ la lanĉo, ili akceptis intervjuon de nia raportisto. Sinjoro Fei Junlong diris:

"Nun ni pleje deziras plenan sukceson al la kunhoma spacoflugado de la spacoŝipo 'Shenzhou" n. 6. Ni estas fidoplenaj kaj kapablaj bone plenumi la gloran taskon donitan al ni de la patrolando kaj la popolo!"
Sinjoro Nie Haisheng ankaŭ informis, ke la spaca vojaĝo ne estos soleca. Li diris:

"La vivo en la spaco estas mirinda. Ni povos rigardi de la spaco nian belan hejmĝardenon, foti nian mirindan vivon en la spaco kaj ankoraŭ aŭskultos muzikon. Ĉimomente mi diru al miaj karuloj: Vi estu trankvilaj. Mi batalos por vi kaj glorigos la patrolandon!"
Koncernaj Novaĵoj
Komento
 
 
�ޱ����ĵ�

pli>>
China Radio International
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040