china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

La unua ĉina kosmonaŭto Yang Liwei (foto)
(GMT+08:00) 2007-10-24 14:07:22

La 16-an de oktobro, 2003, la kosmoŝipo Ŝenzhou-5 stabile surteriĝis en difinita loko de Interna Mongolio, kio markis, ke la revo de la ĉina nacio pri spaconavigacio realiĝis kaj Ĉinio fariĝis la tria lando, kiu per siaj propraj fortoj sendis kosmonaŭton al la spaco. La tuta mondo gravuris la nomon de Yang Liwei en sian memoron.

Yang, 38-jara mezstatura viro kun bela haŭto kaj malalte tondita hararo, en aĝo taŭga por kosmovojaĝo, ofte ridetas de ĝojo.

Li ne estas genia, sed diligenta en la lernado. Lia firma kaj obstina volo faris lin eminenta kosmonaŭto.

Januare de 1998 kiel unu el la kandidatoj por la pionira kosmovojaĝo de Ĉinio, Yang Liwei venis al la Pekina Centro de Kosmonaŭta Trejnado. Antaŭ tio li estis eminenta piloto de ĉasaviadilo kaj havis historion de 10-jara flugado.

Ĉiufoje antaŭ la trejnado oni devas bone pripensi la farotajn ekzercojn. Ĉiufoje Yang Liwei flugis la unua. En la trejnado li faris pli serioze. Ĉiufoje en la memoro li faris la ekzercojn kun neniu eraro. Sur muro de lia dormoĉambro pendis bildoj de kajuto de kosmoŝipo kun diversaj ŝaltiloj kaj instrumentoj. Li parkerigis ĉiutage la bildojn kaj ĉiufoje post la trejnado li parkerigis la faritajn ekzercojn por mem ekzameni, ĉu estis io erara aŭ preteratentita, kaj post tio aŭskultis prijuĝon de la instruisto. Ofte la instruisto demandis: "Kiel vi opinias pri la ekzercado?" Yang senhezite respondis: "Kun neniu eraro." La instruisto ridetis al li: "Vere, brave!"

En simulado la 14 kosmonaŭtoj faris la ekzercon unu post alia mallongan tempon en la kajuto. Por atingi la plej bonan rezulton, li videoregistris ĉiujn butonojn kaj instrumentojn kaj kopiis ilin en komputilon, faris ilin bildaro, memoris kaj parkerigis ilin en pli longa tempo ĝis ĉio profunde gravuriĝis en lian memoron. Li partoprenis 5 ekzamenojn kaj ĉiufoje gajnis la unuan lokon.

La unuafoja elekto estis farita komence de julio, 2003. Longa raporto pri la kosmonaŭtoj estis transdonita al la juĝkomitato. En la kunvenejo sidis kosmonaŭtikaj medicinistoj, kosmonaŭtikaj trejnistoj, psikologoj kaj gvidantoj de la centro. Oni faris detalan konigon al la juĝkomitato. Post serioza analizo kaj komparo oni elektis 5 plej eminentajn el la 14 kandidatoj kaj Yang Liwei estis la unua el ili.

Komence de septembro oni faris la duafojan elekton. Kaj la 5 homoj havis 2-monatan intensan trejniĝon kaj la juĝkomitatanoj elektis 3 el ili.

La reira kajuto de la kosmoŝipo Ŝenzhou-5 estis projektita por 3 homoj, t.e. direktoro, piloto kaj inĝeniero. Kvankam ĉi-foje nur unu persono prenis la taskon navigacii en la spaco, tamen ankaŭ la aliaj du devis esti trejnitaj por definitiva lanĉo kaj fari ĉiujn preparojn. Kaj en la lasta momento de la lanĉo oni decidis la unuafojan navigadon laŭ ilia fiziologia kaj psikologia statoj.

Fine de septembro post kuna ekzercado en simulado Yang diris al la gvidanto: "Ĉio por mi estas normala kaj mi sentas min bone."

La unuafoja spaconavigado estis eksterordinara tasko. Por plenumi ĝin oni devis havi firman volon. Tiam antaŭ Yang estis du defioj, la unua estis ĉe enspaciĝo kaj la alia ĉe la surteriĝo. Li faris bonan preparon por akcepti la defiojn.

La unua defio estas, ke enspaciĝinte, oni facile suferas de konfuziĝo, kiu certe malhelpas la kosmonaŭton en la navigacio. Yang multe legis similajn materialojn de Rusio kaj Usono kaj antaŭ longe intensigis ekzercadon en la trejnado. La trejnado sur turnebla seĝo estis malfacila, tamen ĉiufoje li ekzercis sin tre longe por intensigi la fortecon. Fine la trejnisto opiniis, ke Yang povas trapasi tion sen ekzameno.

Por la dua defio li longtempe ekzercis sin kaj akumulis sufiĉe da energio, tiel ke ĉe eventuala malfacilo la kosmonaŭto devas elteni ŝarĝon de 8.5G. Yang ja estas homo, kiu povas elveki energion en tre mallonga daŭro. Eĉ hodiaŭ li povas kuri 100 metrojn en 11"97. En la ĉiutaga trejnado li eltenis ŝarĝon de 8G sur centrifugilo kaj lia korbatado estis 110 fojoj en sekundo. Tial ĉe eventualeco li povas elteni la ŝarĝon de 8.5G.

Nur antaŭvespere de la lanĉo de la kosmoŝipo Ŝenzhou-5, t.e. vespere de la 14-a de oktobro, Yang informiĝis pri sia nova tasko. Li restis aplomba kaj endormiĝis la 8-an horon vespere. Li estis vekita de kuracisto nur en la 2-a horo matene de la sekvanta tago. Li ion manĝis, refoje legis la tagordon kaj iris al la laborloko je la 5-a horo kaj 20 minutoj.

Ĉe la lanĉo de la kosmoŝipo Yang sentis fortan tropezecon, kiu iafoje atingis 5G. Ĉe disiĝo de la raketo kaj ŝipo li sentis subitan alĉieliĝon, kio markis, ke li dronis en la stato perdi la pezon. Sur ekrano de la Kosmonaviga Komanda Centro de Pekino oni vidis, ke li duonkuŝis sur seĝo. Tio ebligis al la videoregistratoro facile filmi la tutan korpon de Yang. Fakte dum la navigacio li plurfoje soris en la kajuto. En la tuta procezo de la navigacio li trovis, ke la aero en la kajuto estas tre bona kaj la temperaturo estas taŭga kun tre malmulte da ŝvebaĵoj. Post unu horo kaj 37 minutoj, post kiam la kosmoŝipo enorbitiĝis, li unuafoje prenis manĝaĵon en la spaco kaj post ĉiu 7-a horo li denove prenis malgrandajn kukojn kaj fiŝaĵajn bulojn. Ĝenerale dirite, Yang sentis, ke en la spaconavigacio lia sanstato estis bone reguligita. Li estis ĉiam kvieta kaj laboris tute laŭ la difinita plano. Li bone dormis kaj manĝis. Krom tio li notis sian sperton pri la navigacio sur 7-8 paĝoj. Li volas ordigi ilin kiel eble plej rapide. Li kredas, ke tio estos taŭga por liaj kolegoj en la estonta navigacio.

Ĉe la motora bruligo antaŭ reiro de la kosmoŝipo li sentis, ke la ŝipo estis forte puŝita antaŭen. Tio markis, ke li komencis reiri al la terglobo. Li sentis, ke li restis en la spaco tro mallonge. Li diris, ke estas granda ĝuo rigardi la terglobon en la spaco.

Koncernaj Novaĵoj
Komento
 
 
�ޱ����ĵ�

pli>>
China Radio International
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040