china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

(foto)Normala flugo de la spacoŝipo Shenzhou n. 6 superis 48 horojn
(GMT+08:00) 2007-10-23 12:58:19

Ĝis la 9-a horo de la 14-a de oktobro la ĉina dua kunhoma spacoŝipo Shenzhou n. 6 jam sukcese flugis 48 horojn. Nun la spacoŝipo bone funkcias kaj la du kosmonaŭtoj havas bonan sanstaton.

Frumatene je la 5-a horo kaj 56 minutoj de la 14-a de oktobro la spacoŝipo faris la unuafojan orbitan bontenadon post la orbita ŝanĝiĝo. Poste raporto de la kosmonaŭtoj kaj monitorado de la terstacio montris, ke la orbita bontenado plene sukcesis.

Sinjoro Zhu Mincai, vicestro de la Flugo-Kontrola Centro en Pekino, prezentis al raportisto, ke la spacoŝipo flugas jam preskaŭ du tagojn, tial la orbita alteco iomete atenuiĝis. La orbita bontenado temas pri tio, ke ĝi reguligis la flugan altecon de la spacoŝipo por ke la spacoŝipo stabilece flugu laŭ la difinita normla orbito, La orbita bontenado havas gravan signifon por funkciado de la spacoŝipo kaj laŭdata kaj preciza alteriĝo sur la planita loko.

Laŭ konigo, frumatene de la 14-a de oktobro la orbita bontenado altigis la flugan altecon de la spacoŝipo je 800 metroj. La spacoŝipo Shenzhou n. 6 refoje faros orbitan bontenadon laŭ la fluga stato.

Koncernaj Novaĵoj
Komento
 
 
�ޱ����ĵ�

pli>>
China Radio International
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040