china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Ĉina 2-a kunhoma spacoŝipo estis sukcese pafita
(GMT+08:00) 2007-10-23 12:56:31
Antaŭtagmeze de la 12-a de oktobro, la spacoŝipo 'Shenzhou' n. 6 kun 2 kosmonaŭtoj sendepende esplorita kaj farita de Ĉinio sukcese estis pafita. Ĉinio duafoje pafis kunhoman spacoŝipon post la unua flugo de kunhoma spacoŝipo antaŭ 2 jaroj.

Preskaŭ je la 16-a horo de la 12-a de oktobro, la spacoŝipo 'Shenzhou' n. 6 sukcese ŝanĝis orbiton, sukcese de ovala orbito eniris en rondan laboran orbiton. Preskaŭ je la 17-a horo kaj 30-minutoj, kosmonaŭtoj de "Shenzhou' n. 6 eniris en la orbitan kajuton de la revena kajuto kaj ekdisvolvis laboron, tio signifas, ke la ĉina kunhoma spaca flugo transiris de la konfirma flugo de 'Shenzhou' n. 5 en la veran provon de spaca flugo, en kiu partoprenas homoj.

Ĝis nun, la korpostato de kosmonaŭtoj estas bona kaj laboro estas normala. Vespere de la 12-a de oktobro, la kosmonaŭtoj de 'Shenzhou' n. 6 ankaŭ faris dialogon kun siaj familianoj kaj aliaj personoj.

La spacoŝipo 'Shenzhou' n. 6 estis pafita en la ĉina nordokcidenta satelito-pafa centro Jiuquan. Ĉina ŝtata prezidanto Hu Jintao, ĉina ĉefministro Wen Jiabao kaj aliaj gvidantoj vidis la pafon respektive en pekina spaciala kontrola centro kaj la satelito-pafa centro Jiuquan kaj esprimis gratulon pro la sukceso.

Koncernaj Novaĵoj
Komento
 
 
�ޱ����ĵ�

pli>>
China Radio International
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040