La 12-an de oktobro post la sukcesa pafiĝo de la spacoŝipo Shenzhou n. 6, diversrondaj personoj de Aomen sinsekve opiniis, ke tio estas rivelo de la spaciala kaj spacoeksplora aferoj de Ĉinio, kaj ankaŭ montras rapidan altiĝon de la ĉina sinteza forto.
Ma Wanqi, vicprezidanto de la Tutlanda Komitato de la ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco, sentas ĝojon kaj eksciton pro la sukcesa pafiĝo de la kunhoma spacoŝipo Shenzhou n. 6. Li opinias, ke la sukcesa pafiĝo de la spacoŝipo kreis tre utilajn kondiĉojn por disvolvo de la ĉina kunhoma spacoflugo. Li laŭdas la ĉinajn spacialajn teknikistojn pro iliaj elstaraj atingoj, kaj per tiu evento li inspiras la junan generacion de Aomen klopode kontribui al la patrolando. |